Vizitu Forumon

Ekis 3a sesio de 12a Nacia Popola Kongreso

(GMT+08:00) 2015-03-05 16:12:14     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĵaŭde matene en la Granda Popola Halo malfermiĝis la 3a sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio. Ĉirkaŭ 3 000 deputitoj de la Nacia Popola Kongreso plenumas sanktan respondecon de la konstitucio kaj leĝoj, reprezentante la popolon.

En la nomo de la Ŝtata Konsilio ĉefministro Li Keqiang faris raporton pri la registara laboro. La raporto dividita en ses partojn ĉiuflanke prezentis la vojmapon de la registara laboro en 2015. Rilate ĝeneralan aranĝon, la raporto prezentis la duoblan celon: daŭrigi mez- kaj alt-rapidan kreskon de la ekonomio kaj marŝi al meza kaj alt-ekstrema nivelo. Pri reformado kaj pord-malfermo, la raporto montris, ke ĉi-jare la registaro nuligos kaj cedos aron da administraciaj aproboj. La malneta enlanda produkto estas anticipata je la kresko de ĉirkaŭ 7%, kaj la kresko de la konsumantara prezindico estos regata ĝis 3%. Pri popola vivteno kaj socia evoluo, la raporto diris, ke la registaro pliigos la gvidadon al dungado kaj edukon pri entreprenado, efektivigos la planon pri akcelo de dungado de universitataj diplomitoj. La tuta lando efektivigos la asekuron kontraŭ gravaj malsanoj kaj leĝdonos pri protekto de medio. Pri la rilatoj kun Honkongo, Makao kaj Tajvano, la raporto diris, ke la centra registaro plenforte subtenas al ĉefadministrantoj kaj registaroj de la du specialaj administraciaj regionoj de Honkongo kaj Makao fari leĝan administradon, disvolvi ekonomion, plibonigi popolan vivtenon, antaŭenigi demokration kaj akceli harmonion. La raporto akcentis, ke la du bordoj de la Tajvana Markolo devas firmigi komunan konsenton, oponi sendependigon de Tajvano kaj teni ĝustan direkton de la paca disvolvado de la rilatoj inter la du bordoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto