Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Mar 6)

(GMT+08:00) 2015-03-07 11:30:11     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

La 3a sesio de la 12a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kaj la 3a sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio inaŭguriĝis respektive en mardo kaj ĵaŭdo en Pekino. Ĉinio estas en la periodo de la du politikaj sesioj. Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris ĵaŭde en la raporto pri registara laboro, ke Ĉinio volas klopodi kun ĉiuj aliaj landoj por konservi pli longedaŭran pacon kaj fari la mondon pli prospera. Li akcentis, ke Ĉinio alte levos plu la standardon de paco kaj disvolvado, prenos en konsideron enlandan kaj internacian situacion en ĝia tuteco, firme sekvos la vojon de paco kaj disvolvado, neŝanceleble plenumos malferman strategion de reciproka profito kaj kungajno, rezolute protektos disvolvajn interesojn kaj suverenecon, defendos leĝajn rajtojn kaj interesojn de siaj civitanoj kaj juraj personoj en fremdaj landoj, kaj antaŭenpuŝos la konstruon de novtipaj internaciaj rilatoj kun la kerno de kunlaboro kaj kungajno. Li diris, ke Ĉinio profundigos strategian dialogon kaj pragmatan kunlaboron kun ĉiuj grandaj landoj kaj konstruos framon de sanaj kaj stabilaj rilatoj inter grandaj landoj. Li aldonis, ke ĉi-jare Ĉinio memorfestos la 70an datrevenon de venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito kaj de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agresado kaj klopodos kun la internacia komunumo por konservi fruktojn de la Dua Mondmilito kaj la internacian juston.

Responde al komentoj de Usono, la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj marde diris, ke la redaktado de la unua kontraŭterorisma leĝo de Ĉinio estas enlanda afero. Usona prezidento Barack Obama lunde diris, ke li estas maltrankvila pri tio, ke la ĉina kontraŭterorisma leĝo postulos, ke teknikaj firmaoj transdonu ĉifradajn ŝlosilojn, la sekretajn kodojn, kiuj protektas datenojn. Hua Chunying, proparolanto de la ministerio, diris en regula gazetara konferenco, ke la formulado de kontraŭterorisma leĝo estas grava paŝo de leĝa regado kaj kontraŭterorisma batalo. La enhavo de la leĝprojekto estas bazita sur realaj spertoj en la kontraŭterorisma batalo kaj konsideras lecionojn de aliaj landoj. Ŝi emfazis, ke la formulado de la kontraŭterorisma leĝo estas la interna afero de Ĉinio, kaj Ĉinio esperas, ke Usono trankvile kaj objektive rigardos tion. Ŝi aldonis, ke ĉiu lando prenas rimedojn por certigi la sekurecon de siaj informoj.

Lunde vespere proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris, ke en la kuranta jaro Ĉinio planas okazigi militistan paradon por memorfesti la 70an datrevenon de venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agresado. Hua diris, ke aliaj aranĝoj por celebrado de la datreveno inkluzivas mitingon, akcepton kaj celebran vesperon en Pekino, kiujn ĉeestos prezidanto Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj gvidantoj. Ĉinio invitos ĉefajn landojn partoprenintajn en la Dua Mondmilito, aziajn landojn kaj landojn el aliaj regionoj ĉeesti la aranĝojn.

Ŝi diris, ke la gastoj inkluzivas estrojn de Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj organizoj, kaj individuojn, kiuj helpis Ĉinion gajni la militon antaŭ 70 jaroj. Ŝi asertis, ke la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agresado kiel grava parto de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito helpis starigon de konfido inter la aliancanoj, kaj la ĉina popolo faris grandegan oferon por tio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto