Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Mar 13)

(GMT+08:00) 2015-03-13 15:48:47     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Nove nomumita ambasadoro de Ĉinio por aferoj de malarmado Fu Cong lunde alvokis la internacian komunumon kune protekti la post-militan internacian reĝimon de armila regado kaj nuklea ne-disvastigo. Parolante en la Konferenco pri Malarmado en Ĝenevo, Fu ankaŭ vokis al ĉiuj landoj apliki novan sekurecan koncepton kaj alpreni preventan diplomation, progresigi la internacian armilan regadon kaj malarmadon kaj plibonigi universalan sekurecon. Fu diris, ke ĉi tiu jaro markas la 70an datrevenon de la fondo de UN kaj de la venko de la monda kontraŭfaŝisma milito, kaj konservi la postmilitan ordon por internacia sekureca ordo konformas al la plej grandaj interesoj de la grandega plimulto de ŝtatoj. Li aldonis, ke multflankaj kaj duflankaj traktatoj pri armila regado kaj malarmado, inkluzive de la Traktato pri Nuklea Ne-disvastigo, la Konvencio pri Malpermeso de Kemiaj Armiloj, la Konvencio pri Malpermeso de Biologiaj Armiloj kaj la Taktado pri Plenampleksa Malpermeso de Nuklea Provo estas la fundamentoj kaj kolonoj por la stabiligo de la postmilita ordo de internacia sekureco. Li ankaŭ rimarkigis, ke ĉina prezidanto Xi Jinping lastatempe emfazis la necesecon de komuna, plenampleksa, kunlabora kaj daŭripova nova sekureca koncepto, kiu ludas gravan rolon por gvidi kaj akceli internacian armilan regadon.

Ashton Carter, defenda sekretario de Usono, merkrede diris, ke la batalo kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato eble kostos pli longan tempon ol la tri-jara periodo difinita en la mocio pri milita rajtigo, prezentita de usona prezidento Barack Obama al la Kongreso. Tiutage la Komitato de Diplomatiaj Rilatoj sub la Senato okazigis aŭskulton pri la milita rajtigo al Obama. Carter diris en la aŭskulto, ke estas tre racia la tri-jara periodo difinita en la leĝprojekto pri milita rajtigo, tamen oni ne povas esti certa, ke Islama Ŝtato estos venkita en tiu ĉi periodo. La peto de Obama pri tri-jara rajtigo celas certigi, ke la usonaj civitanoj taksos atingojn de la milita agado, kiam finiĝos la tri-jara rajtigo, kaj krei kondiĉojn por la venontaj prezidento kaj Kongreso kaj helpi ilin decidi pri plua rajtigo.

La Financa Ministerio de Ĉinio anoncis, ke ĵaŭde Britio prezentis al Ĉinio konfirman leteron pri sia aliĝo kiel intenca fondanto-membro al la Azia Infrastruktura Invest-Banko, kaj tiel ĝi formale petas la membriĝon. La ministerio diris, ke Ĉinio bonvenigas la decidon de Britio. Kiel prezidanto de la kunveno de ĉefreprezentantoj de intencaj fondanto-membroj de la Azia Infrastruktura Invest-Banko Ĉinio petas opiniojn de ĉiuj intencaj fondanto-membroj laŭ multflanka proceduro. Se ĉio iros glate, Britio oficiale fariĝos unu el la intencaj fondanto-membroj en la fino de marto. La banko estas infrastruktura disvolva institucio fondita sub la iniciato de Ĉinio speciale por Azio. Ĝi havas sian ĉefstabejon en Pekino.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto