Vizitu Forumon

Renkontiĝis germana ĉefministro kaj ĉina vicĉefministro

(GMT+08:00) 2015-03-16 16:14:53     Redaktoro:Shanshan

Dimanĉe en Hanovro, Germanio, germana ĉefministro Angela Merkel renkontiĝis kun ĉina vicĉefministro Ma Kai, kiu ĉeestis al la Hanovra Foiro pri Konsuma Elektroniko, Informo kaj Komuniko.

Ma Kai diris, ke la pasinta jaro estas "jaro de plano" pri la dulandaj kunlaboroj, kaj la du ŝtatgvidantoj certigis la novan orienton pri kompleta strategia partnereco. Ĉi-jare estas la "jaro de plenumo", kaj lia vizito celas plenumi la atingitajn komunajn konsentojn de dulandaj ŝtatgvidantoj. Ĉinio volas senĉese multigi reciprokan fidon, bone utiligi novan dialogan kaj kunlaboran sistemojn, fortigi pragmatajn kunlaborojn pri kreivo, financo kaj produkta industrio por stimuli longtempan movforton de la duflankaj rilatoj.

Angela Merkel diris, ke en la lastaj jaroj la kunlaboroj de Germanio kaj Ĉinio pli intimiĝas. En la duflanka kreiva kaj kunlabora jaro, la dulandaj kunlaboroj atingos novan nivelon. Pli ol 600 ĉinaj entreprenoj ĉeestis al la Foiro. Tio montris la potencon kaj gravan pozicion de Ĉinio en informo kaj komunika tekniko.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto