Vizitu Forumon

Singapura eksĉefministro Lee Kuan Yew estas danĝere malsana

(GMT+08:00) 2015-03-19 16:19:55     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĵaŭde tagmeze la oficejo de singapura ĉefministro diris, ke eksa ĉefministro Lee Kuan Yew restas danĝere malsana en ĉambro de intensa zorgado.

Lia plimalboniĝa kondiĉo estis anoncita en mardo. Tiam la oficejo de singapura ĉefministro diris, ke li infektiĝis kaj estis kuracata per antibiotikoj. Kuracistoj monitoras lian kondiĉon.

Lee Kuan Yew, 91-jara, estis en hospitalo ekde la 5a de februaro pro severa pneŭmonito. La ĉefministra oficejo diris en la 28a de februaro, ke lia kondiĉo iom boniĝis, sed restis kuracata per antibiotikoj. Ĝi diris ankaŭ, ke la fondinto-gvidanto estas trankviligita per sedativo kaj sub la helpado de spirilo.

Lee kunfondis la regantan Popolan Agadan Partion kaj fariĝis ĉefministro de la nove naskita respubliko en 1965. Li eksiĝis kiel ĉefministro en 1990.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto