Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Mar 20)

(GMT+08:00) 2015-03-20 15:29:46     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Cai Zhenhua, prezidanto de la Ĉina Futbala Asocio, lunde diris, ke Ĉinio petos gastigon de la Mondpokala Futbala Konkurso en la estonteco ne nur por atingi konkurajn rezultojn, sed ankaŭ por popularigi tiun sporton en la lando.

Cai faris la rimarkon je nur kelkaj horoj, de post kiam la ĉina registaro publikigis la ĝeneralan planon pri reformado por akceli tiun sporton en la lando kun plej granda loĝantaro. Li diris, ke sekve de efektivigo de la longperioda plano por plibonigo de la futbala medio kaj popularigo de la sporto, Ĉinio kiel granda lando devas peti gastigon de la Mondpokala Konkurso.

La plano adoptita de la centra reformada grupo de Ĉinio en la lasta monato montris la decidemon kontentigi bezonojn de la popolo por popularigi la sporton tra la lando kaj fine altigi la nivelon de naciaj teamoj. Celoj starigitaj en la plano inkluzivas la revenon de la virina teamo al la monda pintklaso kiel mezperiodan celon kaj la enviciĝon de la vira teamo inter la mondaj potencaj teamoj kiel la longperiodan celon.

Ĉina financa vicministro Shi Yaobin diris, ke estas pozitiva progreso, ke Francio, Italio kaj Germanio decidis aliĝi al la Azia Infrastruktura Invest-Banko proponita de Ĉinio, sekvante la ekzemplon de Britio. Shi diris al raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua marde post ĉeesto al la unua ĉina-germana altnivela financa dialogo en Berlino, ke la Azia Infrastruktura Invest-Banko estas inkluziva kaj malfermita multflanka financa institucio. Ĝi ne estas por anstataŭigi la ekzistantajn disvolvajn bankojn. Ili kompletigos kaj subtenos unu alian kaj kune laboros por fari la mondan ekonomian disvolvadon pli stabila kaj mondon pli harmonia.

Li diris, ke partopreno de Germanio kiel ekonomia potenco kaj kerna membro de EU faros la bankon pli reprezenta kaj inkluziva. Li rimarkigis, ke la peticio de la kvar eŭropaj landoj estos ekzamenita de la ekzistantaj 27 fondanto-membroj de la banko. Laŭ la memorando de kompreno pri starigo de la banko, se pli ol tri kvaronoj de la nunaj fondanto-membroj ne oponos, la kvar eŭropaj kandidatoj oficiale aliĝos al la banko kiel fondanto-membroj.

Merkrede en Laŭzano la sesopo pri irana nuklea problemo komencis novan raŭndon de intertraktado kun Irano, finiŝante al la plenampleksa interkonsento. Tio estas la kvara raŭndo de la intertraktado en tiu ĉi jaro kaj celas atingi kadran dokumenton antaŭ la fino de tiu ĉi monato kaj serĉi solvon por tiu dek-jara nuklea problemo. Fakte la nova raŭndo komenciĝis en dimanĉo, kaj la intertraktado okazis unue inter Usono kaj Irano. Ambaŭ sendis fortajn teamojn, kaj estis paralele antaŭenpuŝitaj la politika kaj teknika interparoloj. Nur en merkredo ekis la intertraktado inter la sesopo kaj Irano. Iu irana oficisto diris, ke la intertraktado estas en kompleksa kaj sentema periodo, kaj pro tio ĉiuj partioj estas tre singardaj. Li diris, ke laŭ la nuna situacio, atingi interkonsenton estas tre malafcile.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto