Vizitu Forumon

Internacia komunumo funebras morton de Lee Kuan Yew

(GMT+08:00) 2015-03-23 17:30:29     Redaktoro:Yu Rongkang

La oficejo de singapura ĉefministro lunde anoncis, ke Lee Kuan Yew, eksa ĉefministro de la lando, forpasis pro malsano frumatene je la 3a horo kaj 18 minutoj en la Ĝenerala Hospitalo de Singapuro en la aĝo de 91 jaroj.

Komunikaĵo publikigita de la oficejo de singapura ĉefministro diris, ke de la 23a ĝis la 29a de marto estas periodo de tutlanda funebro, kaj dume la nacia flago estas duonhisita en ĉiuj registaraj organoj, kaj en la 29a de marto Singapuro okazigos nacian funebran ceremonion por Lee Kuan Yew. Lia ĉerko estos metita en la parlamenta domego por rigardo de la publiko de la 25a ĝis la 28a de marto.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon pere de sia proparolanto esprimis profundan aflikton pro la forpaso de Lee Kuan Yew kaj kondolencas liajn familianojn, la singapuran registaron kaj la singapuran popolon.

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis kondolencan mesaĝon al singapura prezidento Tony Tan Keng Yam pro la morto de Lee Kuan Yew. En la mesaĝo Xi Jinping profunde funebris la morton de Lee kaj esprimis kondolencojn al liaj familianoj en la nomo de la registaro kaj popolo de Ĉinio kaj en sia nomo. Xi Jinping diris, ke Lee Kuan Yew estis malnova amiko de Ĉinio kaj ankaŭ fondinto, disvolvinto kaj antaŭenpuŝinto de la rilatoj inter Ĉinio kaj Singapuro, kaj li faris gravan kontribuon por akceli la amikecon inter la du landoj kaj disvolvi la duflankan kunlaboron.

Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, lunde diris, ke singapura eksĉefministro Lee Kuan Yew estis fondinto kaj bazometinto de la rilatoj inter Ĉinio kaj Singapuro, kaj faris historian kontribuon al establo kaj disvolvo de la dulandaj rilatoj.

Hong diris ankaŭ, ke s-ro Lee Kuan Yew estis azia politikisto kun speciala influo kaj strategiisto kun la orienta volaro kaj la internacia vido. Li, fondinto kaj bazometinto de la rilatoj inter Ĉinio kaj Singapuro, longtempe sin dediĉis al la dulanda reciprokprofita kunlaboro kaj faris historian kontribuon al la establo kaj disvolvo de la dulandaj rilatoj. Ĉinio profunde funebras pro lia forpaso kaj kore kondolencas la singapuran registaron, la singapuran popolon kaj liajn familianojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto