Vizitu Forumon

Ĉinaj gvidantoj gratulas Pakistanon pro Respublika Tago

(GMT+08:00) 2015-03-24 17:54:03     Redaktoro:Yu Rongkang

Lunde ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al sia pakistana paralelulo Mamnoon Hussain pro la 76a datreveno de la fondiĝo de la Islama Respubliko de Pakistano.

Xi Jinping diris en sia mesaĝo, ke Ĉinio kaj Pakistano estas bonaj najbaroj, bonaj amikoj, bonaj partneroj kaj bonaj fratoj; en la pasintaj jaroj post la establo de la diplomatiaj rilatoj la du landoj komencis la ĉiaveteran kaj plenampleksan kunlaboron, kaj tio alportis efektivajn interesojn al la du landoj kaj la du popoloj kaj ankaŭ akcelis pacon, stabilecon kaj disvolvadon de la regiono kaj eĉ de la mondo. Li akcentis, ke li donas grandan gravecon al la ĉina-pakistanaj rilatoj kaj volas klopodi kun Hussain por senĉese riĉigi la enhavojn de la du-landa komunumo de komuna sorto.

Ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis mesaĝon al sia pakistana kolego Muhammad Nawaz Sharif, esprimante sian gratulon.

Li diris, ke Pakistano estas intima najbaro kaj ĉiavetera strategia partnero de Ĉinio; la rilatoj inter Ĉinio kaj Pakistano kun longa historio restas firmaj kaj estas la ekzemplo de harmonia kunekzisto, amikeco kaj kunlaboro inter malsamaj landoj. Li emfazis, ke la ĉina registaro ĉiam rigardas disvolvadon de la duflankaj rilatoj laŭ strategia kaj longperioda konsidero kaj volas klopodi kun Pakistano por konstrui la ĉina-pakistanan ekonomian koridoron kaj senĉese disvolvi la duflankan strategian partnerecon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto