Vizitu Forumon

Ĉina prezidanto renkontiĝis kun sia srilanka paralelulo

(GMT+08:00) 2015-03-26 19:58:53     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun sia srilanka paralelulo Maithreepala Sirisena ĵaŭde en la Granda Popola Halo en Pekino. La du ŝtatestroj pozitive taksis la rilatojn inter Ĉinio kaj Srilanko kaj promesis bonteni kaj disvolvi la amikecon inter la du landoj, akceli sanan kaj stabilan disvolvadon de la rilatoj, profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn kaj kontribui por paco kaj disvolvado de la mondo.

Xi Jinping bonvenigis Sirisena viziti Ĉinion kaj ĉeesti la Jarkunvenon de Boao-Forumo por Azio. Li emfazis, ke Ĉinio kaj Srilanko estas tradiciaj amikaj najbaroj; Ĉinio ĉiam metas Srilankon sur gravan lokon de najbara diplomatio kaj volas kune klopodi por profundigi reciprokprofitan kunlaboron en diversaj kampoj kaj altigi la strategian partnerecon de reciproka helpo kaj ĉiama amikeco al nova nivelo. Li diris, ke Ĉinio volas profundigi kunlaboron en ekonomio kaj komerco, infrastruktura konstruo kaj aliaj tradiciaj kampoj kaj disvolvi kunlaboron ĉefe en la kampoj de sano, agrikulturo, teknologio, turismo kaj trejnado de homaj resursoj.

Sirisena diris, ke la srilanka registaro aplikos pli fortajn rimedojn por disvolvi plu la kunlaboron kun Ĉinio kaj amikecon inter la du popoloj kaj volas fortigi kunlaboron kun Ĉinio en ekonomio kaj komerco, edukado, scienca esploro kaj defendo. Li aldonis, ke la silka vojo estas komuna historia heredaĵo de Srilanko kaj Ĉinio, kaj la srilanka registaro volas fortigi kunlaboron kun Ĉinio en la kadro de la konstruo de la mara silkvojo de la 21a jarcento.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto