Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Mart 27)

(GMT+08:00) 2015-03-27 15:26:57     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

La Ĉefministra Oficejo de Singapuro lunde faris deklaron, anoncante, ke Lee Kuan Yew, eksa ĉefministro de la lando, forpasis frumatene je la 3a horo kaj 18 minutoj en la aĝo de 91 jaroj. La deklaro diris, ke Lee forpasis "en paco".

Lee estis en hospitalo ekde la 5a de februaro pro severa pneŭmonito.

Lee kunfondis la regantan Popolan Agadan Partion kaj fariĝis ĉefministro de la nove naskita respubliko en 1965. Li eksiĝis kiel ĉefministro en 1990.

La deklaro diris, ke de la 23a ĝis la 29a de marto estas periodo de tutlanda funebro, kaj dume la nacia flago estas duonhisita en ĉiuj registaraj organoj, kaj en la 29a de marto Singapuro okazigos nacian funebran ceremonion por Lee Kuan Yew. Lia ĉerko estos metita en la parlamenta domego por rigardo de la publiko de la 25a ĝis la 28a de marto.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon pere de sia proparolanto esprimis profundan aflikton pro la forpaso de Lee Kuan Yew kaj kondolencas liajn familianojn, la singapuran registaron kaj la singapuran popolon.

Pasaĝeraviadilo Airbus A320 de la germana malaltkosta flugkompanio kun 150 personoj kraŝis marde en suda Francio.

La aviadilo de la flugkompanio Germana Flugilo kraŝis en la Francaj Alpoj dum sia flugo de la hispana urbo Barcelono al la germana urbo Duseldorfo. La nombro de viktimoj, 144 pasaĝeroj kaj ses aviadistoj, estis konfirmita de la flugkompanio Germana Flugilo en deklaro. La pasaĝeroj en la aviadilo inkludas 82 virojn, 60 virinojn kaj du bebojn.

Laŭ la Civil-Aviada Administracio de Francio, la deĵorantaro de la aviadilo ne sendis helpan alvokon kiel komence raportita de la amaskomunikiloj, kaj ke estis regantoj de la aera trafiko, kiuj deklaris, ke la aviadilo estis en stato de sufero pro la perdo de kontakto kun la deĵoranto.

Lunde estis la Respublika Tago de Pakistano. Tiutage en la ĉefurbo Islamabado okazis grandioza militista parado. Tio estis refoja militista parado de post la jaro 2008. Pakistana prezidento Mamnoon Hussain, ĉefministro Nawaz Sharif kaj armeaj gvidantoj rigardis la paradon. Sharif diris en deklaro publikigita por la Respublika Tago, ke Pakistano decidis plenumi promesojn de la ŝtataj fondintoj kaj defendi la landon. Armeaj trupoj defilis, kaj prezentantoj de la tera armeo, mara armeo kaj aera armeo plenumis paraŝutan prezentadon. Laŭ kutimo la armeo elmontris freŝajn armilojn kaj ekipaĵojn, inkluzive de tankoj kaj misiloj.

La publiko opiniis, ke la refoja parado post sep jaroj montris la memfidon de Pakistano, manifestis la decidemon de la lando en la batalo kontraŭ Talibano kaj aliaj ekstremismaj grupoj kaj ankaŭ eligis signalon al la najbaro Hindio. Por certigi sekurecon de la parado la pakistana registaro aplikis serion da striktaj rimedoj. La pakistana armeo estis la ĉefrespondeculo de la sekurecgardo, kaj la polico kunlaboris pri tio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto