Vizitu Forumon

Ĉina prezidanto renkontiĝis kun Bill Gates

(GMT+08:00) 2015-03-29 15:53:56     Redaktoro:Yu Rongkang

Sabate en la urbo de Boao de Hainan-provinco ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun usona miliardula filantropo Bill Gates kaj interŝanĝis kun li opiniojn pri plialtigo de publika sanservo, plibonigo de popola sano kaj redukto de malriĉeco.

Xi atentigis, ke prevento kaj regado de publikaj epidemioj estas komuna defio alfrontata de la internacia komunumo kaj postulas fortigon de internacia kunlaboro en komuna regado.

Xi diris, ke plialtigi publikan sanservon kaj certigi popolan sanon konsistigas gravan taskon kaj vekis grandan atenton de la ĉina registaro. Li diris, ke Ĉinio volas kunlabori plu kun la Fondaĵo de Bill kaj Melinda Gates en tiu kampo.

Xi emfazis, ke Ĉinio donas grandan gravecon al redukto de malriĉeco kaj akiris grandajn atingojn en tiu kampo. Tamen li diris, ke Ĉinio ankoraŭ devas fari grandan penon kaj estas senlace klopodanta en redukto de malriĉeco por atingi la celon de konstruado de modere prospera socio en 2020.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto