Vizitu Forumon

Singapuro adiaŭis al Lee Kuan Yew

(GMT+08:00) 2015-03-29 19:33:35     Redaktoro:Yu Rongkang

Dimanĉe posttagmeze en la Kultura Centro de la Nacia Universitato Singapuro okazigis funebran ceremonion por eksa ĉefministro Lee Kuan Yew. La ceremonion ĉeestis 24 ŝtataj gvidantoj kaj registaraj delegitoj, inkluzive de ĉina vicprezidanto Li Yuanchao.

Singapuranoj diris adiaŭ al Lee Kuan Yew post semajna tutlanda funebro. Miloj kaj dekmiloj da homoj vice atendis sur la strato tuj post tagiĝo antaŭ la urbodomo, kie 21-kanonpafa salutsalvo estis donita al Lee por rekoni liajn kontribuojn al la ŝtata fondo de Singapuro.

Shirley Lee, kun sia edzo kaj tri infanoj, alvenis matene je la 8a kaj 15 minutoj. "Mi multe respektas tiun homon. Sen li, ni ne havus ĉion, kion ni posedas hodiaŭ. Kaj estas grave, ke miaj infanoj venis tien por doni al li sian lastan respekton."

Pluvego komencis fali tra la tuta insulo matene je la 10a kaj 30 minutoj laŭ la loka tempo, kaj tiam la singapuraj landgvidaj konstruaĵoj, kia la Hotelo de Mar-Golfa Sablo, estis apenaŭ videblaj nur de kilometroj.

Tamen, neniu sin retiris el la linio. Ĉiu restis sur la posteno kun ombrelo kaj flago en la manoj kaj pacience atendis la alvenon de tiu homo. Kiam la veturilo kun la ĉerko de Lee Kuan Yew proksimiĝis, la amasoj kriegis "Lee Kuan Yew" kaj svingis la nacian flagon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto