Vizitu Forumon

Singapuro okazigis nacian funebran ceremonion por Lee Kuan Yew

(GMT+08:00) 2015-03-30 16:06:20     Redaktoro:Shanshan

Dimanĉe posttagmeze en la Kultura Centro de la Nacia Universitato Singapuro okazigis nacian funebran ceremonion por eksa ĉefministro Lee Kuan Yew. Ĉina vicprezidanto Li Yuanchao, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉeestis la funebran ceremonion.

Li Yuanchao profunde funebris la forpason de Lee Kuan Yew en la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, kaj transdonis buŝan mesaĝon de prezidanto Xi Jinping.

En la buŝa mesaĝo al singapura ĉefministro Lee Hsien Loong, Xi Jinping esprimis profundan aflikton. Li diris, "S-ro Lee Kuan Yew estis fondinto de la Singapura Respubliko kaj ankaŭ politikisto kaj strategiisto, respektata de la internacia komunumo. Li estis malnova amiko de la ĉina popolo kaj ankaŭ respektinda saĝulo kaj pliaĝulo respektata. Kiel fondinto, pioniro kaj akcelinto de la rilatoj inter Ĉinio kaj Singapuro Lee Kuan Yew decidis direkton de la dulandaj rilatoj kune kun ĉinaj eksaj ŝtatgvidantoj kaj faris elstarajn kontribuojn por akceli amikecon inter la du popoloj kaj vastigi kunlaboron inter la du landoj." Xi Jinping akcentis, ke li donas grandan gravecon al disvolvado de la amikeco kaj kunlaboro kun Singapuro, kaj Ĉinio volas klopodi kun Singapuro por disvolvi plu la tradician amikecon kaj profundigi la reciprokprofitan kunlaboron.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto