Vizitu Forumon

Ĉinaj civitanoj evakuitaj el Jemeno

(GMT+08:00) 2015-03-31 18:18:07     Redaktoro:Shanshan

Laŭ la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, lunde je la 18a horo kaj 45 minutoj laŭ la pekina tempo, 449 ĉinaj civitanoj veturis el la jemena haveno Hodeidah al Ĝibutio per ŝipoj de la ĉina mararmeo. Dimanĉe 122 ĉinaj civitanoj jam estis evakuitaj el Jemeno kaj sukcese atingis la havenon de Ĝibutio. Helpate de ĉinaj ambasadorejoj en Ĝibutio kaj aliaj landoj, tiuj 571 ĉinoj revenos al la patrolando kiel eble plej rapide.

Ekde la 26a de marto serioze malboniĝas la sekureca situacio en Jemeno. Ĉinaj gvidantoj instrukciis koncernajn departementojn alpreni rimedojn por certigi la sekurecon de ĉinaj civitanoj en Jemeno. La ministerioj pri eksterlandaj aferoj kaj defendo kaj ĉinaj ambasadorejoj kaj konsulejo en Jemeno, Adeno kaj Ĝibutio urĝe agis kaj evakuis plejparton da ĉinaj civitanoj en Jemeno. La ŝiparo de la ĉina mararmeo, kiu plenumis la taskon de eskorto en la maro de la Adena Golfo, prenis sur sin la taskon de evakuo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto