Vizitu Forumon

Kuvajto okazigis konferencon de oferdonantoj pri siria krizo

(GMT+08:00) 2015-04-01 16:51:41     Redaktoro:Yu Rongkang

La tria internacia konferenco de oferdonantoj pri Sirio estis malfermita marde en Kuvajto. UN alvokis kolekti 8,4 miliardojn da usonaj dolaroj por helpaj programoj en 2015.

Parolante en la konferenco, ĝenerala Sekretario de UN Ban Ki-moon diris, "La siria krizo estas la plej malbona humana krizo en la nuna tempo. La sirianoj petas ne simpation, sed helpon"

Nome de la gastiganto-lando, emiro Sheikh Sabah Al-Ahmad Al-Jaber Al-Sabah promesis doni 500 milionojn da usonaj dolaroj al siriaj rifuĝintoj. Li ankaŭ nomis la sirian krizon la plej granda humana katastrofo en la moderna historio de la homaro.

Reprezentantoj de 78 landoj kaj 40 internaciaj organizoj kunvenis en tiu golfa lando por renkontigi la peton, kiu estis evidente pli granda ol la 3,9 miliardoj da usonaj dolaroj kolektitaj en la antaŭaj du konferencoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto