Vizitu Forumon

Interparolis ĉina kaj mongola ministroj pri eksterlandaj aferoj

(GMT+08:00) 2015-04-02 16:43:14     Redaktoro:Shanshan

 

Merkrede vespere en Pekino ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi interparolis kun sia mongola kolego Lundeg Purevsuren. Poste ili kune ĉeestis gazetaran konferencon.

Wang diris, ke la sukcesa vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Mongolio en la lasta jaro altigis la rilatojn inter Ĉinio kaj Mongolio ĝis la plenampleksa strategia partnereco, kio signis, ke la dulandaj rilatoj eniris plej bonan periodon de sia historio. Ĉinio firme disvolvos bonnajbarecon kaj kunlaboron kun Mongolio, efektive plenumos la diplomatian ideon de amikeco, sincereco, favoro kaj inkluzivo, kaj profitigos najbarajn landojn, inkluzive de Mongolio per siaj atingoj.

Purevsuren emfazis, ke en la lasta aŭgusto la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Mongolio estas grava mejloŝtono en la historio de la dulandaj rilatoj. Mongolio esperas kiel eble plej rapide plenumi la interkonsentojn atingitajn de la du ŝtatestroj, kaj akceli efektivigon de la interkonsentitaj kaj maturaj projektoj. Mongolio admiras la politikon de Ĉinio pri komuna evoluigo kun najbaraj landoj. Li diris, ke estas neniu politika problemo inter la du landoj, kaj Mongolio esperas plivastigi kaj profundigi reciprokprofitajn kunlaborojn kun Ĉinio en diversaj kampoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto