Vizitu Forumon

Atako mortigis 147 homojn en Kenjo

(GMT+08:00) 2015-04-03 15:46:38     Redaktoro:Shanshan

Ĵaŭde vespere kenja ministro pri internaj aferoj Joseph Nkaissery diris, ke tiutage la somalia religia ekstremisma grupo Al-Shabaab atakis la universitaton Moi, kiu troviĝas en la urbo Garissa, nordorienta Kenjo, kaj 147 homoj estis mortigitaj. Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon publikigis deklaron pere de sia proparolanto. Li forte kondamnis la atakon kaj urĝis Kenjon persekuti kaj puni la atakantojn.

Nkaissery diris, ke je la 5a horo kaj 30 minutoj frumatene en tiu tago kvar maskitaj atakantoj kun bomboj trudeniris la universitaton Moi, kaj atakis ne-islamanajn studentojn. Poste la kenja armeo ĉirkaŭis la universitaton kaj sieĝis la atakantojn en la loĝejo de studentoj. La savado daŭris 16 horojn, tamen bedaŭrinde, 147 homoj estis mortigitaj kaj 179 aliaj vundiĝis. Parto de la vunditoj jam estis transportita al hospitaloj de Najrobio. La kenja armeo savis pli ol 500 homojn, dume la kvar atakantoj estis mortpafitaj.

La somalia religia ekstremisma grupo Al-Shabaab konfesis, ke ĝi lanĉis la atakon, asertante, ke la atako estis reprezalio al la kenja registaro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto