Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Apr 03))

(GMT+08:00) 2015-04-03 15:03:58     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Sabate, la 28an de marto Ĉinio publikigis la planon Vizio kaj Agado pri Komuna Konstruado de la Silkvoja Ekonomia Zono kaj la Mara Silkvojo de la 21a Jarcento, la iniciato prezentita de ĉina prezidanto Xi Jinping dum la vizito al Centra Azio kaj Sudorienta Azio en 2013. Ĝi estis eldonita de la Ŝtata Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado, la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj la Komerca Ministerio. La iniciato celas akceli ordan kaj liberan fluadon de ekonomiaj faktoroj, efikan distribuadon de resursoj kaj profundan integriĝon de merkatoj per altigo de interligo de azia, eŭropa kaj afrika kontinentoj kaj iliaj apudaj maroj.

La plano diris, ke ĝi estas malfermita al ĉiuj landoj kaj internaciaj kaj regionaj organizoj por partopreno kaj plenumas reciprokan respekton kaj merkatan funkciigon por serĉi komunan prosperon. Ĉina prezidanto Xi Jinping diris sabate dum sia prelego en la malferma ceremonio de la Jarkunveno de Boao-Forumo por Azio 2015, "La programoj de disvolvado estos malfermitaj kaj inkluzivaj, sed ne ekskluzivaj. Ili estos vera ĥoro konsistanta el ĉiuj landoj laŭlonge de la itineroj, sed ne solo por Ĉinio mem."

Dimanĉe posttagmeze en la Kultura Centro de la Nacia Universitato Singapuro okazigis funebran ceremonion por eksa ĉefministro Lee Kuan Yew. La ceremonion ĉeestis 24 ŝtataj gvidantoj kaj registaraj delegitoj, inkluzive de ĉina vicprezidanto Li Yuanchao.

Singapuranoj diris adiaŭ al Lee Kuan Yew post semajna tutlanda funebro. Miloj kaj dekmiloj da homoj vice atendis sur la strato tuj post tagiĝo antaŭ la urbodomo, kie 21-kanonpafa salutsalvo estis donita al Lee por rekoni liajn kontribuojn al la ŝtata fondo de Singapuro. Pluvego komencis fali tra la tuta insulo matene je la 10a kaj 30 minutoj laŭ la loka tempo, kaj tiam la singapuraj landgvidaj konstruaĵoj, kia la Hotelo de Mar-Golfa Sablo, estis apenaŭ videblaj nur de kilometroj. Tamen, neniu sin retiris el la linio. Ĉiu restis sur la posteno kun ombrelo kaj flago en la manoj kaj pacience atendis la alvenon de tiu homo. Kiam la veturilo kun la ĉerko de Lee Kuan Yew proksimiĝis, la amasoj kriegis lian nomon kaj svingis la nacian flagon.

La Defenda Ministerio de Ĉinio marde diris, ke ĉinaj militŝipoj jam finis la evakuon de ĉinaj civitanoj el Jemeno. Geng Yansheng, proparolanto de la Defenda Ministerio, diris, ke entute 571 ĉinaj civitanoj kaj 8 fremdlandaj dungitoj de ĉinaj entreprenoj estis sekure evakuitaj el Jemeno al Ĝibutio. Ili revenos al Ĉinio per civilaj aviadiloj. La mararmea floto de la Popola Liberiga Armeo, kiu plenumis eskortan mision en la Adena Golfo, efektivigis la evakuon.

La misil-ekipita eskortŝipo Linyi dimanĉe nokte atingis la Adenan Havenon de Jemeno, kaj tie ĝi forveturigis 122 ĉinajn civitanojn kaj du femdlandajn dungitojn de ĉinaj entreprenoj. Lunde matene ĝi atingis la havenon de Ĝibutio. Lunde posttagmeze la misil-ekipita eskortŝipo Weifang kaj la proviantŝipo Weishanhu evakuis 449 ĉinajn civitanojn kaj 6 femdlandajn dungitojn de ĉinaj entreprenoj en la jemena haveno Hodeidah, kaj poste ili atingis la havenon de Ĝibutio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto