Vizitu Forumon

Liu Yandong renkontiĝis kun tajlanda princino Sirindhorn 

(GMT+08:00) 2015-04-06 14:34:24     Redaktoro:Yu Rongkang

Dimanĉe en la Nacia Muzeo de Ĉinio, ĉina vicĉefministro Liu Yandong renkontiĝis kun tajlanda princino Maha Chakri Sirindhorn. Poste ili kune rigardis prezentadon.

Liu admiris la elstarajn kontribuojn de princino Sirindhorn por la interkompreno kaj amikeco inter la du popoloj. Ŝi diris, ke la kuranta jaro signas la 40an datrevenon de establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Tajlando, kaj la du landoj kune klopodos por intensigi kunlaboron, profundigi amikecon kaj proksimigi la du popolojn.

Sirindhorn diris, ke Tajlando alte ŝatas la tradician amikecon kun Ĉinio kaj volas senĉese progresigi la duflankajn rilatojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto