Vizitu Forumon

Islam Karimov reelektita kiel prezidento de Uzbekio

(GMT+08:00) 2015-04-07 15:49:30     Redaktoro:Yu Rongkang

Prezidanto de la Uzbeka Centra Elekt-Komitato Mirzoulugbek Abdusalomov lunde anoncis, ke nuna prezidento Islam Karimov gajnis la prezidentan elektadon per la akiro de pli ol 90% da voĉoj en la 29a de marto, kaj li estis denove elektita kiel prezidento.

Abdusalomov diris tiutage en gazetara konferenco en Taŝkento, ke la rezulto de la kalkulado de ĉiuj voĉoj montris, ke nuna prezidento Karimov, kandidato el la Liberal-Demokratia Partio, akiris pli ol 17 milionojn da voĉoj. Li aldonis, ke pli ol 91% da registritaj elektantoj partoprenis en la baloto, kaj la elekta procezo estas laŭleĝa.

Laŭ koncernaj leĝoj de Uzbekio, la nove elektita prezidento servos kvin jarojn. La elektado estas efika, se pli ol 33% da registritaj elektantoj estas partoprenintaj en la baloto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto