Vizitu Forumon

Ĉinio kaj Vjetnamio promesis intimigi amikecon kaj partnerecon

(GMT+08:00) 2015-04-08 16:32:28     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Vjetnamio Nguyen Phu Trong promesis cementi la tradician amikecon kaj fortigi la plenampleksan partnerecon de strategia kunlaboro inter la du landoj marde dum interparolo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke la ĉina-vjetnama tradicia amikeco estas tre valora komuna riĉaĵo de la du partioj, du nacioj kaj la dulandaj popoloj kaj devas esti alte ŝatata. Li rimarkigis, ke la dulandaj popoloj batalis ŝultro ĉe ŝultro por nacia sendependiĝo kaj liberiĝo, helpis kaj subtenis unu la alian en la revolucio kaj konstruado de socialismo. Li akcentis, ke la reciprokprofita kunlaboro inter la du landoj profitigas la du popolojn kaj utilas al paco, disvolvado kaj stabileco de la regiono. Li emfazis, ke Ĉinio kaj Vjetnamio ambaŭ alfrontas oportunon kaj defiojn en konstruado de socialismo kaj disvolvado de la rilatoj inter la du politikaj partioj. Li esperis, ke la du flankoj daŭrigos la tradicion de strikta komunikado, profundigos kunlaboron inter la du partioj kaj diskutos pri nova vojo solvi nunajn demandojn kaj pri nova pensirado progresigi la interrilatojn.

Nguyen diris, ke la diplomatiaj rilatoj inter Vjetnamio kaj Ĉinio travivis 65 jarojn, amikeco kaj kunlaboro estis la ĉefa fluo de la duflankaj rilatoj. Li akcentis, ke Vjetnamio esperas pliigi kontaktojn inter gvidantoj de la du landoj kaj plifortigi politikan interfidon de la du landoj. Li aldonis, ke Vjetnamio esploras pri sia partopreno en konstruado de la mara silkvojo de la 21a jarcento kaj volas intensigi kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj de agrikulturo, manufakturado, infrastruktura konstruo kaj interreto, plivastigi kunlaboron en scienco kaj tekniko, sanprotekto, edukado, kulturo, mediprotekto, turismo, mediato, junularo, kaj lokaj interŝanĝoj, kaj senĉese akceli interkomprenon kaj amikecon inter la du popoloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto