Vizitu Forumon

Alexander Lukashenko renkontiĝis kun Wang Yi

(GMT+08:00) 2015-04-09 17:19:27     Redaktoro:Lina

Merkrede en Minsko, la ĉefurbo de Belorusio, belorusa prezidento Alexander Lukashenko renkontiĝis kun ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi.

Lukashenko diris, ke Belorusio fieras pro sia amiko Ĉinio, kiu longtempe sincere traktas Belorusion kaj estas findinda kunlabora partnero por Belorusio. Li montris, ke Belorusio kaj Ĉinio havas multajn komunajn opiniojn pri internaciaj aferoj kaj firme subtenas unu la alian pri gravaj demandoj. Li varme atendas la proksiman viziton de ĉina prezidanto Xi Jinping al Belorusio kaj rigardas la viziton kiel novan mejloŝtonon por la dulandaj rilatoj. Li diris, ke Belorusio subtenas la iniciaton de prezidanto Xi Jinping pri komuna konstruado de la silkvoja ekonomia zono, kaj volas aktive partopreni kaj fari rilatan kontribuon. Li aldonis, ke Belorusio volas kune kun Ĉinio protekti fruktojn de venko de la Dua Mondmilito okaze de la 70-jara jubileo.

Wang Yi alte jesis, ke prezidento Lukashenko konstante atentas kaj akcelas disvolvadon de la rilatoj kun Ĉinio kaj prenas la rilatojn kun Ĉinio kiel diplomatian prioritaton. Ĉinio ĉiam alte atendas la rilatojn kun Belorusio laŭ la strategia kaj longperioda konsidero, kaj firme subtenas klopodojn de Belorusio konservi la suverenecon kaj nacian sekurecon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto