Vizitu Forumon

Ban Ki-moon: Intertraktado, plej bona vojo por solvo de jemena krizo

(GMT+08:00) 2015-04-10 16:07:06     Redaktoro:Lina

Ĵaŭde ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon opiniis, ke intertraktado iniciatita de UN ankoraŭ estas la plej bona vojo por solvi la nunan krizon en Jemeno.

Tiutage en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko, Ban Ki-moon diris, ke la jemena situacio abrupte eskaladiĝis pro la militaj agoj de la ŝijaista grupo Houthi kaj la aeratakoj de Saud-Arabio kaj aliaj landoj. Li montris, ke la mondo tamen ne volas vidi en Jemeno kaoson kaj krimojn similajn al tiuj en Libio kaj Sirio.

Li montris ankaŭ, ke la intenco de Houthi kaj ĝiaj aliancanoj preni teritorion kaj malfortigi aŭtoritaton de la laŭleĝa registaro per militaj fortoj evidente malobservas koncernan rezolucion de la Sekureca Konsilio de UN kaj siajn promesojn faritajn en la politika procezo kunordigita de UN.

Li opiniis, ke intertraktado ankoraŭ estas la plej bona ŝanco por revenigi Jemenon al la transforma orbito kaj konservi la nacian solidarecon kaj la teritorian integrecon. Li diris: "Kvankam koncernaj partioj havas diverĝojn en iuj ŝlosilaj temoj, tamen multaj problemoj jam estis solvitaj. Nun ili devas reveni al la tablo de intertraktado."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto