Vizitu Forumon

"Unu zono, unu vojo" ludos la simfonion de la mondaj kunlaboro kaj kungajno

(GMT+08:00) 2015-04-10 18:46:34     Redaktoro:Xiong Linping

Ĉinio jam aperigis plenuman projekton por konstruado de "unu zono kaj unu vojo", kaj tiu sistema programo kun la principo de interkonsiliĝo, kunkonstruo kaj kunĝuo ludos la simfonion de la mondaj kunlaboro kaj kungajno kaj lasos la koncernajn landojn kaj regionojn laŭ tiuj zono kaj vojo kune dividi fruktojn de prospero.

La ideo "unu zono kaj unu vojo" celas mondskale pli grandan nefermitecon, pli grandan interkomunikadon kaj pli grandan kunmiksiĝon en pli granda sfero, pli alta nivelo, pli profunda tavolo; ĝi radikiĝas en tiu koncepto de Ĉinio pri komunikado al ekstero, kiun karakterizas kungajno kaj kunlaboro. Tiu kunlaboro, kiu forlasis nul-suman penson, malfermis novan eraon.

La ideo "unu zono kaj unu vojo" estis proponita de la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping, kiam en septembro kaj oktobro de 2013 li faris viziton al mezorientaziaj kaj sudorientaziaj landoj. Nun pli ol 60 landoj kaj internaciaj organizaĵoj laŭ tiuj zono kaj vojo esprimis sian volon partopreni en la konstruado de "unu zono kaj unu vojo".

Laŭ neperfekta statistiko, laŭlonge de "unu zono kaj unu vojo" troviĝas plejparte nove leviĝantaj ekonomiaj komunumoj kaj evoluantaj landoj, kies totala loĝantaro nombras ĉirkaŭ 4,4 miliardojn da homoj, kaj kies totala ekonomikvanto kalkuliĝas al ĉirkaŭ 21000 miliardoj da usonaj dolaroj, nome okupante respektive 63% kaj 29% en la mondo.

Analizisto diris, ke danke al la konstruado de "unu zono kaj unu vojo" oni kreos novan mekanismon por integriĝo de Azio, Eŭropo kaj Afriko en ekonomio, per ĝi formiĝos interesaj komunumoj inter la landoj kaj/aŭ regionoj laŭ tiuj zono kaj vojo, kaj disvolviĝos ekonomiaj labordivido, kunlaboro kaj kunfandiĝo en internacia skalo.

La ĉina eksterafera vicministro Liu Jianchao diris, ke la iniciato de Ĉinio pri "unu zono kaj unu vojo" ne ĉasas gvidpovon en regionaj aferoj kaj potencan sferon, nek intervenas en internajn aferoj de tiuj landoj, kaj ĝi paralele iras kun la jam ekzistantaj regionaj mekanismoj kaj iniciatoj, sed ne kontraŭe.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto