Vizitu Forumon

Obama kaj Castro manpremis unu la alian

(GMT+08:00) 2015-04-11 18:46:09     Redaktoro:Yu Rongkang

Vendrede nokte la Blanka Domo konfirmis, ke usona prezidento Barack Obama kaj kuba gvidanto Raul Castro manpremis kaj salutis unu la alian tiutage dum la Pintkunveno de la Amerikaj Landoj. Tio estis refoja surloka interreago de usona kaj kuba gvidantoj ekde decembro de 2013 kaj estis rigardata kiel evento kun historia signifo.

Tiutage en Panamo inaŭguriĝis la Pintkunveno de la Amerikaj Landoj. Estis la unua fojo, ke Kubo ĉeestis la pintkunvenon, establitan en 1994. Surloka videaĵo montris, ke Obama kaj Castro manprenis unu la alian kaj faris mallongan interparolon inter diverslandaj gvidantoj. Tamen pro longa distanco oni ne povas klare aŭdi, pri kio ili interparolis.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto