Vizitu Forumon

Ekzekutita bangladeŝa opoziciestro

(GMT+08:00) 2015-04-12 18:05:42     Redaktoro:Yu Rongkang

Mohammad Qamaruzzaman, gvidanto de la bangladeŝa opozicia partio Jamaat-e-Islami, estis ekzekutita sabate vespere en la centra prizono de Dako.

La loka polico diris, ke tiutage la polico plifortigis la sekurecgardon en la ĉefurbo Dako kaj aliaj lokoj de la tuta lando por malebligi aperon de perforto, kaj ekde la 7a horo matene en la ĉefurbo ĉiuj vojoj kondukantaj al la centra prizono estis fermitaj al ĉiuj motorveturiloj.

En la 19a de februaro la bangladeŝa tribunalo de militaj krimoj ordonis ekzekuti Qamaruzzama. Tamen li apelaciis al la plej supera juĝejo por reekzameno. La 6an de aprilo la plej supera juĝejo decidis konfirmi la mortkondamnon al li.

Qamaruzzama estis akuzita pri kelkaj kontraŭhomaj krimoj, inkluzive de rabado, masakro, fajrigo kaj seksperforto dum la milito de sendependo en 1971.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto