Vizitu Forumon

Inaŭguriĝis 117a Ĉina Importa kaj Eksporta Foiro

(GMT+08:00) 2015-04-15 17:17:11     Redaktoro:Yu Rongkang

La 117a Ĉina Importa kaj Eksporta Foiro inaŭguriĝis merkrede en Kantono. Kiel ventoflago de la ĉina eksterlanda komerco, ĉi-jare ĝi vekis apartan atenton pro tio, ke la kvanto de la eksterlanda komerco de Ĉinio en la unua trimestro reduktiĝis je 6 procentpunktoj kompare kun tiu en la responda periodo de la lasta jaro.

La ekspozicio starigis entute 60 mil standojn sur la areo de miliono kaj 180 miloj da kvadrataj metroj. En la unua fazo de la foiro eksponataj estas konsumaĵoj, hejmaj elektraj aparatoj, maŝinoj kaj metalaj produktoj, en la dua fazo estos ceremikaĵoj, mebloj, ludiloj kaj donacoj, kaj en la tria fazo vestoj, tekstilaĵoj, medikamentoj kaj sanigaj produktoj, manĝaĵoj. En la unua kaj tria fazo estas eksponejoj de importitaj varoj, kaj en ili partoprenas pli ol 600 firmaoj el 47 landoj kaj regionoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto