Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno

(GMT+08:00) 2015-04-17 15:01:48     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

La ĉina registaro merkrede publikigis blankan libron pri la Tibeta Aŭtonoma Regiono, aplaŭdante ĝian disvolvan vojon kaj kondamnante la "mezan vojon" rekomenditan de Dalaj-Lamao. La blanka libro sub la titolo Tibeta Vojo de Disvolvado Estas Devigita de Nerezistebla Historia Tajdo opinias, ke la nuna disvolva vojo de Tibeto estas ĝusta.

La blanka libro publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio diras, ke la "meza vojo" rekomendita de Dalaj-Lamao kaj liaj subtenantoj neas la ĝustan disvolvan vojon kaj intencas krei "ŝtaton ene de ŝtato" sur la ĉina teritorio, kaj ili prenas tion kiel provizoran paŝon al la fina celo de plena sendependeco. La libro emfazas, ke por Dalaj-Lamao kaj liaj subtenantoj la sola prudenta alternativo estas akcepti, ke Tibeto estas parto de Ĉinio ekde la antikveco, forlasi iliajn celojn de dissplito de Ĉinio kaj serĉo de tibeta sendependeco, kaj komenci agi por la interesoj de Tibeto kaj la tuta lando.

La Financa Ministerio de Ĉinio anoncis, ke la nombro de la venontaj fondinto-membroj de la Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB) estis fiksita je 57 merkrede post la aliĝo de la nove aprobitaj sep landoj Svedio, Israelo, Sud-Afriko, Azerbajĝano, Islando, Portugalio kaj Pollando.

Ĉina financa vicministro Shi Yaobin diris, ke kvankam pasis la limdato por peto de fondinto-membreco, la Azia Infrastruktura Invest-Banko ankoraŭ akceptos novajn membrojn, ĉar ĝi estas malferma kaj inkluziva multflanka disvolva banko. Shi diris, ke la 57 venontaj fondinto-membroj venas el kvin kontinentoj de Azio, Oceanio, Eŭropo, Latin-Ameriko kaj Afriko. La fondinto-membroj rajtas partopreni en ellaboro de reguloj de la banko, dum landoj, kiuj petis aliĝon post la 31a de marto, estos konsiderataj ordinaraj membroj kun voĉdonrajto, sed sen parolrajto en la regul-fara procezo. La Azia Infrastruktura Invest-Banko liveros financadon por vojoj, fervojoj, flughavenoj kaj aliaj infrastrukturaj projektoj en Azio. Oni taksis, ke la banko estos fondita en la fino de tiu ĉi jaro.

La Sekureca Konsilio de UN marde urĝis en rezolucio ĉiujn partiojn de Jemeno persisti en solvado de malkonsentoj per dialogo kaj konsiliĝo. La rezolucio estis adoptita per 14 favoraj voĉoj, dum Rusio sin detenis.

Ĉina konstanta reprezentanto al UN Liu Jieyi diris post la adopto, ke la rezolucio estas ekstreme grava por restarigo de stabileco en Jemeno kaj akcelo de politika solvo. Li diris, ke estas neniu milita solvo, kaj politika intertraktado estas la sola elirejo en solvado de la jemena krizo.

Liu diris, ke Ĉinio estas profunde maltrankvila pri la freŝa disvolviĝo de la situacio en Jemeno. Li atentigis, ke la malamikaj agoj en Jemeno, se ili permesite daŭros, ne nur faligos la jemenan popolon en profundan katastrofon, sed ankaŭ tuŝos la tutan regionon. Ĉinio vokas al koncernaj partioj plenumi rilatajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio por realigi tujan batalhalton. Li ankaŭ urĝis la partiojn restarigi la stabilecon kaj normalan ordon kiel eble plej frue per politika dialogo kaj solvi la krizon por akceli inkluzivan politikan transiron sub la gvido de la jemena popolo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto