Vizitu Forumon

Ĉina prezidanto Xi atingis Islamabadon por ŝtata vizito

(GMT+08:00) 2015-04-20 17:40:30     Redaktoro:Yu Rongkang

Lunde tagmeze ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Islamabadon por ŝtata vizito al Pakistano, la sud-azia najbaro, kiun Ĉinio delonge rigardas kiel "feran amikon".

La vojaĝo de Xi Jinping celas fortigi la duflankajn rilatojn kaj antaŭenigi konstruadon de la ĉina-pakistana ekonomia koridoro, planita reto de vojoj, fervojoj kaj energi-projektoj kunligantaj la pakistanan profundakvan havenon Gwadar kun Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio.

La du flankoj subskribos interkonsentojn en la kampoj de energio, infrastrukturo, komerca kaj ekonomia kunlaboro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto