Vizitu Forumon

Kunekzistas Risko kaj Ŝanco

(GMT+08:00) 2015-04-21 17:49:51     Redaktoro:Xiong Linping

En la jaro 2014 Ĉinio fariĝis neta eksportanto de kapitalo. Por ĉinaj entreprenistoj okupiĝantaj pri transmara investado kunekzistas risko kaj ŝanco en "elirado".

Laŭ oficiala donitaĵo de Ĉinio, ĝis januaro de 2015 la rekta investo el nefinanca kategorio fare de Ĉinio eksterlanden sumiĝis je pli ol 650 miliardoj da usonaj dolaroj, temante i.a. pri energirimedoj, infrastrukturo, dombieno, agrikulturo kaj scienctekniko. Tiuj ĉi aferoj havas pozitivan efikon por sindisvolvado de entreprenoj, akiro de rimedoj kaj teknologioj bezonataj de la lando, kaj solvo de superproduktivo. Bai Peijun, konstanta vicdirektoro de la Esplora kaj Disvolva Centro de la grupo COSCO, konigis pri la evoluo de la grupo en ties "elirado":

"Nia industrio rekte rilatas al la tutgloba ekonomio, aparte al ekstera komercado. Antaŭ kelkaj jaroj nia grupo kreskis ducifere, sed nun en unu cifero. COSCO nun estas la plej granda en la lando kaj la dua granda entrepreno por traoceana transportado en la mondo; malkiel aliaj centraj entreprenoj, COSCO vere eliris jam en la naŭdekaj jaroj en la pasinta jarcento kaj nun estas entrepreno relative plene konkurenca. Nia enspezo pli-ol-duone devenas de eksterlandoj."

Kun ŝanco investi eksterlande tamen simbiozas risko.

Lastatempe senlimtempa prokrasto de la programo altrapida fervojo en Meksiko refoje vekis ĉe la ekstera mondo maltrankvilon pri risko en la "elirado" de ĉinaj entreprenoj. Pluse, la programo "rizo kontraŭ altrapida fervojo" en Tajlando estis demetita; tiuj ĉinoj, kiuj lavis oron en Ganao, estis elpelitaj; la programo de la ĉina grupo SANY, ventenergio, suferis malhelpon en Usono, ktp. Ĉi tiuj fenomenoj montras, ke, kiam ĉinaj entreprenoj eliras eksterlanden por fari investadon, ili renkontas multajn riskojn. Bai Peijun koncedis, ke ankaŭ COSCO ofte alfrontas malfacilojn, dum ĝi faras investadon en fremda lando.

"Antaŭ ni aperas multaj problemoj, kiel tendenco forpuŝi ĉinojn, bojkoto al kapitalo el Ĉinio, diferenco de kulturoj kaj similaj, precipe en Eŭropo. Ni parolas pri unu kompanio el nia grupo en Francio: ĝi funkcias multajn jarojn en la lando, tamen dum tiuj jaroj ĝin ne forlasas procesoj, el kiuj plejparto temas pri kunlabora insido, diferenco de kulturoj, limigo de politiko, neadaptiĝo al medio kaj tiel plu."

Estas alia ĉina kompanio TEDA, kiu nun okupiĝas pri la Sueza Kunlabora Zono por Ekonomio kaj Komerco. La zono situas ene de la ekonomia regiono ĉe la Sueza Golfo en Egiptio kaj estas 120 kilometrojn for de la ĉefurbo Kairo. Tie troviĝas 32 fabrikoj, 30 servaj entreprenoj, kun efektiva investa sumo de 490 milionoj da usonaj dolaroj. Tiu ĉi sumo estas 80% de la totala investaĵo far de ĉinaj entreprenoj al Egiptio. Sed ĝuste tia kompanio ankaŭ frontis al diversaj malhelpoj.

Li Daixin, plenuma direktoro de la kompanio TEDA, proponis kelkajn konsilojn al tiuj entreprenoj, kiuj estas aŭ estos pretaj "eliri":

"Antaŭ ol eliri, entrepreno devu ĉiuflanke konsideri la merkaton de tiu lando, al kiu ĝi volas aliri, la fonton de krudaj materialoj, kaj la koston de personaro kaj de energirimedoj. Precipe la entrepreno pensu pri leĝaro kaj regularo, moro kaj politiko, kaj tiel plu. Esence la plej grava flanko estas en tio, ke entrepreno respektu kaj observu la leĝaron kaj politikon de tiu lando, en kiu la entrepreno agas."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto