Vizitu Forumon

Ĉina prezidanto renkontiĝis kun sia irana paralelulo

(GMT+08:00) 2015-04-23 18:03:39     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĵaŭde en Ĝakarto ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun sia irana paralelulo Hassan Rouhani.

Xi Jinping diris, ke Ĉinio donas grandan gravecon al la rilatoj kun Irano. Li proponis, ke la du landoj subtenu kontaktojn kaj komunikadon en ĉiuj kampoj kaj fortigu strategian interfidon. Li diris, ke Ĉinio volas disvolvi longperiodan kaj stabilan kunlaboron en la kampo de energio, grandigi kunlaboron en la kampoj de altrapida fervojo, ŝoseo, konstrumaterialo, malpeza kaj tekstila industrioj, komunikado, elektroenergio kaj konstruaj maŝinoj por realigi kupliĝon de avangardaj industrioj, bonkvalitaj resursoj kaj bonaj merkatoj. Li aldonis, ke la du flankoj devas akceli reciprokan komprenon de la du popoloj por profundigi la amikecon.

Rouhani diris, ke li tre ĝojas refoje renkontiĝi kun prezidanto Xi kaj interŝanĝi kun li opiniojn pri atentataj demandoj. Li akcentis, ke la amikeco inter Irano kaj Ĉinio havas longan historion kaj Irano volas profundigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kun Ĉinio en ĉiuj kampoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto