Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Apr 24)

(GMT+08:00) 2015-04-24 16:15:18     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉinio kaj Pakistano lunde konsentis starigis la celon altigi la duflankan komercon ĝis 20 miliardoj da usonaj dolaroj en la venontaj tri jaroj. La interkonsento estis anoncita en komuna deklaro publikigita dum la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping en Pakistano.

Ĉinio fariĝis la plej granda komerca partnero de Pakistano. Oficiala statistiko montris, ke en la lasta jaro la du-direkta komerco superis 16 miliardojn da usonaj dolaroj, signante jaran kreskon de 12,57 procentoj.

La deklaro diris, ke la du flankoj ankaŭ konsentis adopti konvenajn rimedojn por mildigi la komercan malekvilibron kaj akceli la duan fazon de intertraktado pri ĉina-pakistana liberkomerca interkonsento. Krome, la du landoj estas pretaj plivastigi reciprokan malfermon de iliaj bankaj sektoroj. Pakistano bonvenigas la starigon de la Azia Infrastruktura Invest-Banko, la de Ĉinio proponita multflanka institucio, kiu liveros financadon al infrastrukturaj projektoj en Azio. La du flankoj konsentis faciligi la preparan laboron por la starigo de la banko por akceli infrastrukturan konstruon kaj ekonomian disvolvadon de la regiono.

Ŝipo kun ĉirkaŭ 700 kontraŭleĝaj migrantoj sinkis sabate en la maro de Mediteraneo, proksima al Libio. Laŭ donitaĵoj ricevitaj de la Oficejo de Alta Komisaro de UN pri Rifuĝintoj el Malto, nur 50 homoj estis savitaj, kaj la ceteraj eble jam pereis. Se tiu ĉi nombro estus rekonita, tio estas la plej serioza ŝippereo de kontraŭleĝa migrado de post la Dua Mondmilito.

La akcidento okazis sabate meznokte. En la ŝipo estis ĉirkaŭ 700 homoj. Laŭ la marborda gvardio de Italio, la okazejo troviĝas 200 kilometrojn sude de la itala insulo Lampedusa kaj estas ĉirkaŭ 100 kilomterojn for de la libia malbordo. La ŝipo kun 700 homoj estis longa nur 20 metrojn kaj kutime uzata por fiŝkapto. Ĝi sendis signalojn por helpo pro ia kaŭzo, kaj poste unu portugala komerca ŝipo rapidis helpi ĝin. Kiam la komerca ŝipo alproksmiĝis, homoj en la fiŝŝipo alfluis al unu flanko por saviĝi, kaj tio renversis la ŝipon. Por eviti militon kaj malriĉecon, homoj el Libio kaj nord-afrikaj kaj sud-saharaj landoj iris al Eŭropo tra Libio. Laŭ statistiko de la Oficejo de Alta Komisaro de UN pri Rifuĝintoj, de januaro ĝis la 15a de aprilo de la kuranta jaro 900 homoj, kiuj intencis iri al Eŭropo tra la maro de Mediteraneo, mortis dum la vojaĝo.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon merkrede faris deklaron pere de sia proparolanto, kondamnante kontraŭfremdulan violenton, kiu kaŭzis morton de ok homoj en Sud-Afriko. La deklaro diris, ke Ban kondolencas familianojn de la viktimoj kaj rimarkis la alprenitajn rimedojn kaj deklaron de prezidento Jacob Zuma kaj la sud-afrika registaro. Li bonvenigas alvokojn de multaj sud-afrikanoj por paca kaj harmonia kunekzisto kun fremdlandanoj, urĝas fari ĉian eblon por eviti provokon kaj preventi atakon kontraŭ femdlandanoj kaj instigas lokanojn solvi demandojn en paca maniero.

La ksenofobia violento eksplodis marte en Durbano kaj disvastiĝis poste al aliaj regionoj. Tio estas la plej serioza kontraŭfremdula tumulto en Sud-Afriko de post la jaro 2008, kaj ĝis nun ok homoj estis mortigitaj kaj cento da homoj vundiĝis.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto