Vizitu Forumon

Tertremo mortigis 1 805 homojn en Nepalo

(GMT+08:00) 2015-04-26 15:26:08     Redaktoro:Yu Rongkang

La nepela ministerio de internaj aferoj dimanĉe anoncis, ke la forta tertremo sabate en la lando mortigis 1 805 homojn, kaj vundis 4 718 aliajn. Krome, la tertremo kaŭzis vastan detruon. Nun la internacia komunumo intensigas la helpon al tiu lando.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj ĉefministro Li Keqiang sendis kondolencajn mesaĝojn respektive al prezidento kaj ĉefministro de Nepalo. La ĉina internacia serĉa kaj sava teamo konsistanta el 62 membroj dimanĉe frumatene jam atingis flughavenon por veturi al Nepalo. La Komerca Ministerio de Ĉinio ekigis la krizokazan planon de humana agado por helpi Nepalon.

La Blanka Domo de Usono anoncis, ke Usono sendos savan teamon al Nepalo kaj asignos milionon da dolaroj por la agado. Ankaŭ brita ĉefministro David Cameron, franca prezidento François Hollande, germana kanceliero Angela Merkel kaj gvidanto de Eŭropa Unio promesis liveri helpojn al Nepalo. Rusio kaj Singapuro jam sendis siajn proprajn savteamojn al Nepalo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto