Vizitu Forumon

Investe granda, sed ne potenca

(GMT+08:00) 2015-04-27 15:38:14     Redaktoro:Xiong Linping

En la jaro 2014 Ĉinio fariĝis neta eksportanto de kapitalo. La ĉiama pligrandiĝo de la skalo de investado al la ekstero alportis gigantan influon kaj al Ĉinio kaj al la tuta terglobo. Sed laŭ la opinio, ĉu de oficialuloj, ĉu de fakuloj, aŭ ĉu de entreprenistoj, Ĉinio nun estas nur investe granda lando, sed ne potenca.

"En 2014 la sumo de investado far Ĉinio al la ekstero estis 116 miliardoj da usonaj dolaroj; se plus la reinvestado en la trialoka financado, la investa skalo de Ĉinio sumiĝis al ĉirkaŭ 140 miliardoj de dolaroj. Tiu kvanto do superis je 20 miliardoj da dolaroj tiun de kapitalo enkondukita de Ĉinio el la ekstero, tio signifas, ke en 2014 la investado de Ĉinio al la ekstero efektive superis la enkondukon de kapitalo far Ĉinio el la ekstero: do Ĉinio jam fariĝis neta eksportanto de kapitalo."

Antaŭ nelonge en gazetara konferenco tion diris Shen Danyang, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Komerco.

Post la reformado kaj malfermo de pli ol 30 jaroj kaj post la neta enfluo de kapitalo, Ĉinio realigis, de la moderna historio, la unuafojan netan elfluon de kapitalo. Donitaĵo montras, ke aktuale Ĉinio, nur post Usono kaj Japanio, jam estas la tria granda lando por rekta investado en la mondo. Ĝis la fino de 2014 la restkvanto de la rekta investado far Ĉinio al la ekstero estis pli ol 660 miliardoj da dolaroj.

Xing Houyuan, vicdirektoro de la Instituto por Internacia Kunlaboro de Ekonomio kaj Komerco sub la ĉina Ministerio pri Komerco, opiniis, ke neta eksporto de kapitalo faros el Ĉinio ekonomie potencan landon, kaj ankaŭ akcelos aliajn landojn evolui; tio, por Ĉinio kaj la mondo, havas gravan signifon.

Ĉi-rilate Ĉinio akiris ĝojindajn atingojn, tamen por iuj entreprenistoj, kiuj okupiĝas pri transmara investado, neta eksportado de kapitalo ne certe signifas bonan efikon de investado. Zhuang Binguan, prezidanto de la Ĝenerala Federacio de Industriistoj kaj Komercistoj el Elmigrintaj Ĉinoj en suda Afriko, diris:

"Por mi, kiu estas en Afriko, la investado de ĉinaj entreprenoj ne enfandiĝis en la ĉeffluan socion de la loko; kvankam multe investi, tamen ne sufiĉe efiki."

Ne malmultaj fakuloj opiniis, ke kompare kun evoluintaj landoj, la investado de Ĉinio al la ekstero restas nur en komenca etapo. Zhang Xiangchen, asistanto de ĉina komerca ministro, diris, ke ĉu de vidpunkto pri investa restkvanto aŭ pri investa kvalito, Ĉinio havas longan vojon por irado. Laŭinforme, la internacieco de ĉinaj entreprenoj ankoraŭ estas malalta; koncernaj donitaĵoj montras, ke naŭdek-procentoj de la ĉina kapitala profito devenis el Ĉinio, sed ne el la tuta mondo. Tio klariĝas, ke pri investado ekzistas granda distanco inter Ĉinio kaj potencaj landoj.

Chen Fengying, specialisto de la Ĉina Instituto pri Modernaj Internaciaj Rilatoj, diris, ke sinsekve Ĉinio fariĝis la plej granda lando por depono de fremdaj valutoj, la dua granda ekonomikomunumo, kaj la plej granda lando por vara komercado en la mondo, kaj nun Ĉinio fariĝis neta eksportanto de kapitalo, ĉio tio ĉi klarigas, ke la ĉina ekonomia maso ĉiam pli grandiĝas, sed ne signifas, ke ĝi jam potenciĝas, kaj tiu stato ankoraŭ daŭros kelkan tempon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto