Vizitu Forumon

Ĉina medicina teamo atingis Katmanduon

(GMT+08:00) 2015-04-27 16:18:37     Redaktoro:Yu Rongkang

Lunde matene medicina teamo de la ĉina registaro al Nepalo atingis la internacian flughavenon Tribhuvan en Katmanduo por helpi kuracadon de vunditoj.

La Sichuan-provinca teamo de la ĉina krizokaza medicina teamo kunportis necesajn medicinajn aparatojn, materialojn kaj vivnecesaĵojn, kiuj povas kontentigi iliajn bezonojn por laboro kaj vivo en du semajnoj. La teamo kapablas labori en loko je la altitudo de 4 000 metroj kaj havas riĉajn spertojn de medicina helpado post tertremo.

Tiutage ankaŭ la unua eskalono de la seisma savteamo el iu pionira regimento de la 14a armegrupo de la milita regiono Chengdu ekiris en Kunming. La eskalono kun 55 membroj veturis al Nepalo per milita aviadilo por internacia savado. La dua eskalono ekiros laŭ plano en mardo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto