Vizitu Forumon

Ĉinio kaj Gvineo Ekvatora altigas rilaton ĝis ampleksa strategia partnereco

(GMT+08:00) 2015-04-29 15:37:31     Redaktoro:Yu Rongkang

Marde en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun prezidento de Gvineo Ekvatora Teodoro Obiang Nguema Mbasogo. La du ŝtatestroj decidis altigi la rilaton inter Ĉinio kaj Gvineo Ekvatora ĝis ampleksa strategia partnereco.

Xi Jinping diris, ke Ĉinio volas klopodi kun Gvineo Ekvatora por transformi la tradician amikecon en movforton de komuna disvolvado kaj senĉese altigi la nivelon de la amikeco kaj kunlaboro. Li diris, ke la ĉina flanko volas intensigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kun Gvineo Ekvatora en la kampoj de eduko, kulturo, medicino kaj sanprotekto, sporto kaj informado, liveri oportunon al homaj interŝanĝoj inter la du landoj kaj bonvenigi pli da gvineo-ekvatoraj junuloj iri al Ĉinio por lernado.

Obiang diris, ke li konsentas la opinion de prezidanto Xi pri la duflanka rilato; Gvineo Ekvatora dankas Ĉinion por ĝiaj delongaj helpoj kaj subtenoj, kiuj forte akcelis la ekonomian kaj socian disvolvadon de la lando. Li aldonis, ke li vizitas Ĉinion por profundigi interŝanĝojn kaj kunlaboron inter la du landoj en ĉiuj kampoj, kaj li atendas pli gravan rolon de Ĉinio en internaciaj aferoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto