Vizitu Forumon

Okazis la kvina ĉina-eŭropa altrangula strategia dialogo

(GMT+08:00) 2015-05-06 16:04:06     Redaktoro:Selena

Marde en Pekino ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi kaj supera reprezentanto de Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko kaj vicprezidanto de Eŭropa Komisiono Federica Mogherini kune prezidis la kvinan altrangulan strategian dialogon inter Ĉinio kaj EU.

Yang diris, ke en la lastaj 40 jaroj post establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj EU, la duflankaj rilatoj komplete disvolviĝis kaj ĉiam sin tenis en alta nivelo. Disvolviĝis la kunlaboroj en multaj kampoj, kiuj alportis efektivajn bonojn al la du popoloj. Nuntempe la grava punkto por disvolvi plenampleksan strategian partnerecon estas efektivigi gravan komunan konon atingitan de la duflankaj gvidantoj dum vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Eŭropo en la pasinta jaro kaj kune starigi partnerecon ĉe paco, kreskigo, reformado kaj civilizado. La du flankoj devas plu fortigi strategian interŝanĝon kaj akordigon, pliigi reciprokan komprenon kaj konfidon, forte antaŭenpuŝi ekonomian kaj komercan kunlaboron, rapidigi intertraktadon pri investa interkonsento, kulturi novan kreskigan punkton en kunlaboroj, akceli socikulturan interŝanĝon, vastigi kunlaboron en klimata ŝanĝiĝo kaj interkomunikado kaj kune sin prepari por la 17-a renkontiĝo de gvidantoj de Ĉinio kaj EU.

Federica Mogherini asertis, ke en la lastaj 40 jaroj post establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj EU, la duflankaj rilatoj bone disvolviĝis, kaj kunlaboro pri la mondaj kaj regionaj aferoj akiris gravan progreson. EU kaj Ĉinio estas veraj strategiaj partneroj. EU volas plu vastigi kaj profundigi kunlaboron kun Ĉinio, antaŭenpuŝi la rilatojn kaj pragmatajn kunlaborojn de la du flankoj en diversaj kampoj al pli alta nivelo, feliĉigi la du popolojn kaj ludi pli gravan rolon en mondaj kaj regionaj aferoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto