Vizitu Forumon

Ĉinio kaj EU celebras 40-jaran jubileon de diplomatiaj rilatoj

(GMT+08:00) 2015-05-07 17:35:55     Redaktoro:Yu Rongkang

Merkrede vespere en Bruselo la ĉina misio al Eŭropa Unio kaj la Servo de Eŭropa Unio por Ekstera Agado aranĝis akcepton por celebri la 40an datrevenon de la establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio. Yang Yanyi, estro de la ĉina misio, diris, ke Ĉinio kaj EU klopodos por realigi pacon, stabilecon, disvolvadon kaj prosperon de la mondo. Ŝi akcentis, ke Ĉinio esperas kun EU plene disvolvi potencialon de la partnereco, fortigi strategian komunikadon, komplete efektivigi la duflankan strategian planon pri kunlaboro por 2020, dividi spertojn de reformado, antaŭenpuŝi dialogon kaj kunlaboron en ĉiuj kampoj kaj senĉese vastigi kulturajn interŝanĝojn kaj dialogon inter la du civilizacioj.

Helga Maria Schmid, ĝenerala sekretario de la Servo de Eŭropa Unio por Ekstera Agado, diris, ke en la pasintaj 40 jaroj la rilatoj inter EU kaj Ĉinio akiris elstarajn atingojn kaj rapide progresis en la agadoj por konservo de paco kaj akcelo de prospero kaj kulturaj interŝanĝoj. Ŝi aldonis, ke praktiko de la pasintaj 40 jaroj pruvis, ke disvolvado de la rilatoj favoras ambaŭ flankojn, kaj ŝi atendas, ke la du flankoj antaŭenpuŝos plu disvolvadon de la ampleksa strategia partnereco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto