Vizitu Forumon

Xi Jinping interparolis kun Nursultan Nazarbayev

(GMT+08:00) 2015-05-08 16:28:55     Redaktoro:Selena

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde interparolis kun kazaĥa prezidento Nursultan Nazarbayev en Astano.

Xi Jinping, en la nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo, gratulis al Nazarbayev pro lia reelektiĝo kiel kazaĥa prezidento. Xi montris, ke en la lastaj jaroj la plenampleksa partnereco inter Ĉinio kaj Kazaĥio rapide disvolviĝis kaj la duflanka kunlaboro en diversaj kampoj glate iris. Li diris, ke Ĉinio alte atentas disvolvon de la rilatoj kun Kazaĥio kaj volas klopodi kun Kazaĥio por komplete profundigi reciprokprofitan kunlaboron en ekonomio, sekureco kaj kulturo, plifortigi kunordigon kaj kunlaboron en internaciaj kaj regionaj aferoj, antaŭenpuŝi la duflankajn rilatojn akiri pli da efektivaj fruktoj kaj feliĉigi la du popolojn.

Xi akcentis, ke li unuafoje prezentis la strategion pri konstruo de la Ekonomia Zono de la Silka Vojo dum sia vizito al Kazaĥio en la lasta septembro. Pasis pli ol unu jaro, la du landoj jam ricevis unuan rikolton en ĉi-rilata laboro, kaj Ĉinio alte taksis tion. Li asertis, ke Ĉinio volas antaŭenpuŝi kupliĝon de la konstruo de la silkvoja ekonomia zono kaj la kazaĥa nova ekonomia politiko "Brila Vojo" kaj realigi komunan evoluon kaj prosperon.

Nazarbayev diris, ke Kazaĥio firme sin dediĉas al disvolvo de la amikaj rilatoj kun Ĉinio kaj volas aktive profundigi la duflankan kunlaboron en diversaj kampoj. Kazaĥio subtenas la proponon de prezidanto Xi pri konstruo de azia komunumo de komuna sorto, opiniante, ke tio konformas ne nur al tendenco de la epoko, sed ankaŭ al interesoj de la regionaj landoj. Nazarbayev montris, ke Kazaĥio subtenas la iniciaton de Ĉinio pri konstruo de la silkvoja ekonomia zono kaj la mara silkvojo de la 21a jarcento, volas esti grava partnero de konstruo de la silkvoja ekonomia zono, kupli konstruon de la silkvoja ekonomia zono kaj la strategion de ekonomia disvolvado "Brila Vojo" kaj plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en ekonomio, komerco, energio, scienco kaj tekniko.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto