Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Maj 08)

(GMT+08:00) 2015-05-08 16:17:55     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, alvokis ambaŭ bordojn de la Tajvana Markolo konstrui komunumon de komuna sorto kaj solvi politikajn diverĝojn per egala konsiliĝo. Xi Jinping faris la rimarkon lunde dum renkontiĝo kun vizitanta prezidanto de Kuomintango Eric Chu en Pekino. La renkontiĝo, kiu okazis en la Granda Popola Halo kaj estis la unua inter Xi Jinping kaj Eric Chu, vekis vastan atenton.

Xi Jinping emfazis, ke la interkonsento farita en la jaro 1992 estas la fundamento de la interŝanĝoj kun tajvanaj aŭtoritatoj kaj politikaj partioj, kaj la ĉeftero volas dividi disvolvajn ŝancojn kun tajvanaj samlandanoj. Li diris, "Ni volas doni prioritaton al Tajvano en pord-malfermo kaj klopodos esti pli malfermaj al tajvanaj samlandanoj." Li akcentis, ke la Komunista Partio de Ĉinio kaj Kuomintango devas esti kuraĝaj fronte al la restantaj politikaj diverĝoj kaj malfaciloj, kunigi saĝon de samlandanoj de ambaŭ bordoj kaj aktive serĉi solvon.

Merkrede ĉina prezidanto Xi Jinping kaj gvidantoj de Eŭropa Unio interŝanĝis gratulajn mesaĝojn por festi la 40an datrevenon de la establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio.

En la mesaĝo al prezidanto de Eŭropa Konsilio Donald Tusk kaj prezidanto de Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker, Xi Jinping diris, ke danke al komunaj klopodoj de la du flankoj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio faris grandan progreson en la pasintaj 40 jaroj post la establo de la diplomatiaj rilatoj. Li akcentis, ke vastiĝas komuna konsento de Ĉinio kaj EU en protekto de monda paco kaj akcelo de komuna disvolvado, kontinue kreskas la profundeco kaj vasteco de la duflanka kunlaboro, kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj EU kun pliiĝanta strategia signifo fariĝis unu el la plej gravaj duflankaj rilatoj en la mondo.

Tusk diris en sia mesaĝo, ke en la pasintaj 40 jaroj, la rilatoj inter EU kaj Ĉinio atestis daŭran disvolvadon kaj rimarkindan atingon, kaj tio akcelis pacon kaj prosperon kaj antaŭenigis striktajn interŝanĝojn inter la du popoloj. Juncker diris, ke la rilatoj inter EU kaj Ĉinio multe disvolviĝis en la kampoj de politiko, ekonomio kaj kulturo, kaj EU klopodos antaŭenpuŝi la plenampleksan strategian partnerecon kun Ĉinio.

Marde en Ĝenevo komenciĝis la interkonsiliĝo pri siria krizo sub la prezido de Staffan de Mistura, speciala sendito de ĝenerala sekretario de UN por Sirio. La interkonsiliĝo daŭras kvin aŭ ses monatojn kaj la partoprenantoj inkluzivas politikajn kaj militajn grupojn kaj regionajn reprezentantojn de Sirio. En la pasintaj kvar jaroj la internacia komunumo faris senlacan klopodon por solvi la sirian krizon. En 2012 sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN decidis instali la oficon de speciala sendito por Sirio. Eksa ĝenerala sekretario de UN Kofi Annan kaj Lakhdar Brahimi sinsekve servis sur tiu ĉi posteno. En julio de 2014 Staffan de Mistura estis nomumita kiel nova speciala sendito. Enoficiĝinte, li kelkfoje vizitis Sirion kaj kontaktiĝis kun ĉiuj koncernaj partioj de la lando. Marde en la unua gazetara konferenco li diris, ke en Sirio la akriĝinta violento alportis grandan katastrofon al la lokanoj, tial oni devas atendi la tiel nomatajn kondiĉojn, sed tuj klopodu.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto