Vizitu Forumon

Prezidanto Xi medalis rusajn veteranojn de la Dua Mondmilito

(GMT+08:00) 2015-05-09 15:53:55     Redaktoro:Yu Rongkang

Vendrede posttagmeze en Moskvo ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun 18 reprezentantoj de rusaj veteranoj, kiuj luktis en sango sur la batalkampo en nordorienta Ĉinio dum la Kontraŭjapana Rezistmilito kaj en la Granda Patriota Milito de Rusio. Xi diris, ke Ĉinio kaj Rusio memorfestas la 70an datrevenon de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ la Japana Agresado kaj de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito por memori la historion, konservi la memoron pri la martiroj, alte ŝati pacon kaj krei la estontecon.

"Mi tuj iros kaj portos la insigno al vi! Vi ne bezonas movi," prezidanto Xi diris al Gaverdovsky, kiam li trovis, ke la rusa veterano ne povis iri stabile. Xi rapide iris al Gaverdovsky, kiu estas 90-jara kaj donis al li la insignon por honori lian kontribuon al la venko de la Monda kontraŭfaŝisma Milito.

Varma aplaŭdo salutis la kortuŝan epizodon en la medal-disdona ceremonio por 18 rusaj veteranoj, kiuj batalis kontraŭ japanaj invadantoj en la Kontraŭjapana Rezistmilito de Ĉinio en la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto