Vizitu Forumon

Prezidanto Xi ĉeestis venko-tagan celebradon en Moskvo

(GMT+08:00) 2015-05-10 16:37:57     Redaktoro:Yu Rongkang

Kune kun gvidantoj de multaj aliaj landoj, ĉina prezidanto Xi Jinping sabate ĉeestis la plej grandiozan venko-tagan paradon en la Ruĝa Placo de Moskvo ekde 1991.

La ĉeesto de Xi kaj la senprecedenca partopreno de ĉinaj soldatoj en la parado eligis klaran signalon, ke Ĉinio kaj Rusio estas akordaj en subteno de la postmilita internacia ordo kaj protekto de monda paco.

Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan venis al Kremlo kaj manpremis kun prezidento Vladimir Putin. Poste en la akompano de Putin ili piediris al la Ruĝa Placo kun aliaj gastoj kaj sidiĝis sur la revua spektejo.

Matene je la 10a horo komenciĝis la ceremonio. Putin faris salutparolon. Li diris, ke la venko de la Granda Patriota Milito decidis la procezon de la Dua Mondmilito kaj savis la eŭropan popolon el la faŝisma regado de Hitlero. "En tiu ĉi sankta datreveno ni konservas la memoron pri niaj prapatroj, kiuj ŝultro ĉe ŝultro venkis la mallumajn fortojn," li akcentis, "kiel la ĉefa kampo de la batalo kontraŭ militarismo en Azio, Ĉinio pagis grandan koston de milionoj da vivoj." Li aldonis, ke historio avertas homojn esti singardaj pri la estonteco, kaj nun oni celebras la feston ĝuste por krei pacan kaj trankvilan estontecon sur la bazo de egala sekureco kaj ne-alianco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto