Vizitu Forumon

Sciencteknika kunlaboro inter Ĉinio kaj EU

(GMT+08:00) 2015-05-11 12:48:14     Redaktoro:Xiong Linping

La historia ŝanĝiĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio (EU) plene speguliĝis en sciencteknika kunlaboro. La sciencteknika kunlaboro inter Ĉinio kaj EU komenciĝis de 1981. La dupartia kunlaboro en scienco kaj tekniko travivis la evoluprocezon de laŭgradaj ampleksiĝo, normiĝo, perfektiĝo, maturiĝo, ĉu en kvanto, ĉu en kvalito.

En 1991 fondiĝis la laborgrupo por sciencteknika kunlaboro inter Ĉinio kaj EU, kaj ekde 1998 ĝi nomiĝas la gvidkomitato de sciencteknika kunlaboro inter Ĉinio kaj EU, regule konsiliĝante pri kunlabora politiko kaj agaj paŝoj.

Kreemo de scienco kaj tekniko estas kerno de evoluiga strategio de Ĉinio, la monrimedoj asignitaj de Ĉinio por scienco kaj tekniko kreskis je 20% en ĉiu jaro. Fone de tiu ĉi situacio, la kunlaboro inter Ĉinio kaj EU en scienctekniko kaj novigo estis plue fortigita. En 2003 Ĉinio kaj EU subskribis la kunlaboran interkonsenton "Projekto Galilejo", kaj tial Ĉinio fariĝis la unua neeŭropunia lando partoprenanta en la projekto. En la sepa kunveno de la gvidkomitato de sciencteknika kunlaboro inter Ĉinio kaj EU, okazinta novembre de 2008 en Bruselo, Ĉinio kaj EU venis en akordon pri la partnereca plano de sicenco kaj tekniko, tio estas, nova mekanismo, altnivela kaj egala, de sciencteknika kunlaboro inter Ĉinio kaj EU, kaj difinis ĉefaj kunlaboraj terenoj la reagon al klimata ŝanĝiĝo, energifonton, biologion kaj aliajn. En 2010 Ĉinio kaj EU subskribis komunan deklaracion, en kiu oni aparte instigas mezajn kaj malgrandajn entreprenojn el Ĉinio kaj EU fari kunlaboron pri kreemo de energifonto kaj scienctekniko, kaj pro tio Ĉinio aparte fondis specifan fondaĵon, daŭrantan je tri jaroj kaj asignitan per 100 milionoj da juanoj, por energiŝparo kaj emisiredukto fare de mezaj kaj malgrandaj entreprenoj el Ĉinio kaj EU.

Ĉinio kaj EU ankaŭ faris kunesploradon kaj kunlaboron en atomenergio. Ĉi-rilate la Eŭropa Atomenergia Komunumo disvolvis kunlaboron kun Ĉinio en la plano ITER (la Internacia Termonuklea Eksperimenta Reaktoro).

Cetere, Ĉinio estas ĉefa kunlabora partnero en la eŭropunia nova plano "Horizonto 2020", destinita por 2014-2020 kaj asignita per 80 miliardoj da eŭroj.

El ĉi-supraj aspektoj oni povas vidi, ke Ĉinio estas ne nur partoprenanto de eŭropuniaj planoj, sed ankaŭ egala kunlabora partnero de EU. Nun Ĉinio partoprenas en pli ol 400 sciencteknikaj programoj de EU rilate al energifonto, bioteknologio, agrikulturo, medicino, naturaj resursoj kaj multe aliaj. En 2013 Ĉinio kaj EU organizis la unuan dialogon pri novigo kaj atingis komunan komprenon en multaj kampoj, kiel en agrikulturo, nutraĵo, bioteknologio, urbanizado, aviadindustrio, informadiko kaj telekomunikado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto