Vizitu Forumon

Xi Jinping interparolis kun belorusa prezidento Aleksander Lukashenko

(GMT+08:00) 2015-05-11 17:48:04     Redaktoro:肖恒刚

Dimanĉe en Minsko ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun sia belorusa paralelulo Aleksander Lukashenko. Ili unuanime konsentis fortigi kunlaboron en diversaj kampoj, integri disvolvajn strategiojn de la du landoj kaj malfermi novan epokon de la plenampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Belorusio.

Xi prezentis kvar-punktan proponon pri establo de dulanda komunumo de interesoj kaj sorto. Li diris, ke unue, la du landoj kontinue akcelu politikan interfidon kaj konstruu firman strategian subtenon unu por la alia; due, la du landoj integru disvolvajn strategiojn kaj kune konstruu la silkvojan ekonomian zonon; trie, la du landoj disvastigu kulturajn kaj lokajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn; kaj kvare, la du landoj plifortigu kunordigon kaj kunlaboron en internaciaj kaj regionaj aferoj.

Lukashenko diris, ke nun la kunlaboraj rilatoj inter la du landoj atingis senprecedencan altecon. Belorusio volas klopodi kun Ĉinio por plialtigi la duflankan komercon kaj fortigi kunlaboron en scienco, turismo, edukado kaj aliaj kampoj. Li akcentis, ke Belorusio komplete subtenas la gravan ideon de Ĉinio pri konstruado de la silkvoja ekonomia zono kaj la mara silkvojo de la 21a jarcento.

Post la interparolo la du ŝtatestroj kune subskribis Traktaton pri Amikeco kaj Kunlaboro inter Ĉinio kaj Belorusio kaj la Komunan Deklaron pri Profundigo de Plenampleksa Strategia Partnereco inter Ĉinio kaj Belorusio kaj kune intervidiĝis kun raportistoj. Xi rimarkigis, ke la du flankoj unuanime konsentis profundigi ĉiuflankan praktikan kunlaboron inter la du landoj surbaze de komuna konstruado de la silkvoja ekonomia zono.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto