Vizitu Forumon

Interŝanĝo de humanisma kulturo inter Ĉinio kaj EU

(GMT+08:00) 2015-05-13 10:03:28     Redaktoro:Xiong Linping

"Rilateco inter ŝtatoj dependas de amikeco inter la ŝtataj popoloj." En tiuj 40 jaroj, ekde la fondiĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio (EU), la dupartiaj aktivecoj por interŝanĝo de humanisma kulturo oftiĝis tagon post tago, montriĝis pli kaj pli strategiaj kaj mekanismaj, kaj sekve fariĝis grava rimedo por pliigi komprenon kaj fidindecon inter Ĉinio kaj EU. Nuntempe, la interŝanĝo de humanisma kulturo estas konsiderita kiel "la tria apogilo" apud la aliaj du: la rilatoj de ekonomio kaj komerco inter Ĉinio kaj EU kaj ilia politika dialogo.

Kvankam Ĉinio kaj Eŭropo, spite al la granda distanco, havas tre longan historion en kontakto, tamen en relative longa tempo inertis interŝanĝo de kulturo inter ili. Sed la situacio ŝanĝiĝis en 2003, en kiu Ĉinio kaj EU subskribis komunan deklaracion pri solidigo de kulturaj interŝanĝo kaj kunlaboro. Ankaŭ en 2003 Francio organizis la aktivadon "Kultura Jaro Rilate al Ĉinio", Germanio okazigis la aktivadon "Kultura Festo Rilate al Ĉinio", Ĉinio kaj Italio subskribis memorandon por instali unu en la alia lando kulturan centron, kun Aŭstrio Ĉinio subskribis plenuman planon por kultura interŝanĝo, kaj simile.

Post la jaro 2006, kun la grandiĝo de la povo de EU kaj la malvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj EU, la interŝanĝo de humanisma kulturo inter la du partioj tagon post tago oftiĝis, kaj pli gravas, ke la du partioj kreis mekanismojn de kultura interŝanĝo en diversaj niveloj kaj en pli vasta enhavo. En 2011 estis "Interŝanĝa Jaro por Junularo el Ĉinio kaj EU"; en 2012 okazis "Dialoga Jaro por Kulturo inter Ĉinio kaj EU"; en la sama jaro oni organizis la unuan kunvenon por la altnivela dialoga mekanismo de Ĉinio kaj EU pri humanisma kulturo, kaj septembre 2014 tia dua kunveno havis lokon en Pekino.

En tiaj cirkonstancoj la nombro de alirantoj kaj elirantoj inter Ĉinio kaj Eŭropo draste kreskis. Nuntempe la nombro atingis 6 milionojn da homoj en ĉiu jaro, tio estas triobla pli multe ol antaŭ 10 jaroj. Krome, nun estas pli ol 240 miloj da ĉinaj studentoj, kiuj restas en Eŭropo por studi, kaj samtempe, proksimume 35 miloj da studentoj el eŭropuniaj landoj studas en Ĉinio – tiu nombro estas dekono de ĉiuj fremdaj studentoj.

En Eŭropa Instituto, unu el la plej famaj edukaj kaj akademiaj institucioj en la mondo, instalis sin "Ĉina Biblioteko" en la jaro 2014. La biblioteko, kiu entenas pli ol 100 milojn da libroj kaj specife okupiĝas pri Ĉinio, nun fariĝas alia grava fenestro, tra kiu Eŭropo ekkonas Ĉinion. "Rilateco inter ŝtatoj dependas de amikeco inter la ŝtataj popoloj, amikeco inter ŝtataj popoloj implicas altiron de la koro inter ili." Kun akumuliĝo tra 40 jaroj, la radiko de la interŝanĝo de humanisma kulturo inter Ĉinio kaj EU des pli profundiĝis kaj fortikiĝis.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto