Vizitu Forumon

Ekonomia kaj komerca rilatoj inter Ĉinio kaj EU

(GMT+08:00) 2015-05-15 14:59:01     Redaktoro:Xiong Linping

La ekonomia kaj komerca kunlaboroj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio (EU) estas la plej gravaj kaj plej impresaj rilatoj inter ili. Superrigarde al la 40 jaroj depost la fondiĝo de iliaj diplomatiaj rilatoj, la ekonomio kaj komerco koncerne al Ĉinio kaj EU, pozitive movate de ili ambaŭ mem, kreskis rapide kaj ekvilibre. Nun ilia kunlaboro ĉe ekonomio kaj komerco montriĝas senprecedence intima: EU en la sinsekvaj 11 jaroj estas la plej granda komerca partnero de Ĉinio, kaj ankaŭ la plej granda importofonto kaj la dua plej granda eksportomerkato de Ĉinio; dum Ĉinio estas la plej granda importofonto kaj la dua plej granda komercopartnero de Ĉinio.

Efektive, en la jaro 1975, kiam Ĉinio kaj Eŭropa Ekonomia Komunumo (nome la antaŭulo de Eŭropa Unio) fondis al si diplomatiajn rilatojn, la totala sumo de la dupartia komerco kalkuliĝis al nur 2,4 miliardoj da usonaj dolaroj. En 1979, laŭ statistiko de EU, la totala sumo de la importo kaj eksporto inter Ĉinio kaj EU estis 4,689 miliardoj da usonaj dolaroj, nur 0,6% el la kompleta sumo de la ekstera komerco de EU. En la tutaj 80a kaj 90a jardekoj de la pasinta jarcento la komerco inter Ĉinio kaj EU kreskis preskaŭ duoble en ĉiu kvina jaro. En la jaro 1999 la dupartia komerca sumo jam atingis 55,7 miliardojn da dolaroj. Tiam EU fariĝis la kvara plej granda komerca partnero de Ĉinio, dum Ĉinio staris en la kvina loko inter la komercaj partneroj de EU.

En la 21a jarcento, kun la stariĝo de la plenampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj EU, ilia alttavolaj intervizitoj oftiĝas laŭgrade, kaj ilia komerco impetas eĉ pli forte. Laŭ statistiko, en 2014 la dupartia komerca sumo venis al 615,1 miliardoj da dolaroj, tiu sumo estas ĉirkaŭ 250-oble pli granda ol tiu en la momento, kiam Ĉinio kaj EU fondis por si diplomatiajn rilatojn.

En komercado kun giganta kvanto ne eviteblas apero de interfrotiĝo kaj malkonkordo, sed notindas, ke Ĉinio kaj EU havigis al si mekanismon por solvi problemojn, kiuj aperus en komercado.

Tio, kio intime ligiĝas kun komerco, estas reciproka investado. Ĝis 2014, la rektaj investaĵoj de EU en Ĉinio sumiĝis je 96,6 miliardoj da dolaroj, la sumo multe superis tiun de Ĉinio en EU, tio estas, 49,9 miliardoj da dolaroj. En la lastaj jaroj tamen la investado de Ĉinio en EU kreskis tre rapide, ekzemple, en la du antaŭaj monatoj de la kuranta jaro la investaĵoj de Ĉinio en EU estis 3,36 miliardoj da dolaroj, 10,5-oble pli multe ol tiuj en la sama periodo en la pasinta jaro.

Lastatempe Britio, Germanio, Francio kaj Italio, kiel ĉefaj landoj de EU, sinsekve proklamis, ke ili aliĝis al la Azia Infrastruktura Investo-Banko (AIIB). Tiu ĉi agado montras, ke EU volontas profundigi kunlaboron kun Ĉinio.

Ĉi-jare estas la 40a datreveno de la fondiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj EU. La rilatoj inter Ĉinio kaj EU nun kuras sur rapida trako.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto