Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Maj 15)

(GMT+08:00) 2015-05-15 17:56:51     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Sabate Rusio okazigis solenan ceremonion por memorfesti la 70an datrevenon de venko de la Granda Patriota Milito. Sur la revua spektejo estis ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan. Ĉirkaŭ 30 gvidantoj de landoj kaj internaciaj organizoj festis tiun memorindan tagon kun la rusa popolo.

La ceremonio komenciĝis matene je la 10a horo en Moskvo. Milita fanfaro ludis la muzikaĵon Sankta Milito, kaj la honora gvardio kun la nacia flago de Rusio enpaŝis la Ruĝan Placon. Rusa prezidento Vladimir Putin faris parolon. Li diris, ke la venko de la Granda Patriota Milito decidis la procezon de la Dua Mondmilito kaj savis la eŭropan popolon el la faŝisma regado de Hitlero. "En tiu ĉi sankta datreveno ni ĉiuj konservas la memoron pri niaj prapatroj, kiuj ŝultro ĉe ŝultro venkis la mallumajn fortojn." Putin menciis, ke Ĉinio kiel la ĉefa kampo de la batalo kontraŭ militarismo en Azio pagis grandan koston de milionoj da vivoj. Li akcentis, ke historio avertas homojn esti singardaj pri la estonteco, kaj oni celebras la feston ĝuste por krei pacan kaj trankvilan estontecon sur la bazo de egala sekureco kaj ne-alianco

Sekve la milita fanfaro ludis la nacian himnon de Rusio, kaj aŭdiĝis salutsalvoj, kaj tiel komenciĝis la grandioza parado. Kvadrato konsistanta el 15 000 soldatoj vigle paŝis tra la Ruĝa Placo.

Lunde en Minsko ĉina kaj belorusa gvidantoj konsentis intensigi la duflankan pragmatan kunlaboron, precipe pri la komuna konstruo de industria parko apud Minsko, la plej granda projekto de kunlaboro inter la du landoj.

Tiutage vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun belorusa ĉefministro Andrei Kobyakov. Li diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Belorusio rapide disvolviĝis, kaj la profundeco kaj vasteco de la duflanka pragmata kunlaboro multe grandiĝis. La Ĉina-Belorusa Industria Parko estas nova esploro en la praktika kunlaboro inter la du landoj. Ĝi estas ankaŭ simbola projekto en la konstruado de la Silkvoja Ekonomia Zono. Li aldonis, ke li esperas, ke la du flankoj konsultos unu la alian pri eniro de entreprenoj en la parkon, faros longperiodan planon kaj prenos la parkon kiel la centron por konstrui internacie konkurencivajn industriojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun vizitanta hinda ĉefministro Narendra Modi jaŭde posttagmze en Xi'an, ĉefurbo de la provinco Shaanxi kaj la hejmloko de Xi.

Xi diirs, ke estas la unua fojo, ke li regalas fremdlandan gvidanton en sia hejmloko, kaj li esperas, ke Modi estos ĝoja. Li bonvenigis kaj dankis Modi por la varma akcepto, kiun li ricevis dum sia vizito en Hindio en la lasta septembro, en kiu Modi akompanis lin viziti lian hejmŝtaton Gujarat.

Xi diris, ke dum lia septembra vizito ili atingis gravan konsenton pri altigo de la duflanka strategia partnereco de kunlaboro kaj forĝo de intima partnereco de disvolvado.

Modi diris, ke li ĝojas viziti Ĉinion. Li parolis pri sia vizito al historitaj lokoj en Xi'an kaj alte taksis la kulturajn interŝanĝojn inter la du antikvaj civilizacioj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto