Vizitu Forumon

Prezidanto Xi Jinping kaj hinda ĉefminitro Narendra Modi vizitis Xi'an

(GMT+08:00) 2015-05-15 17:51:38     Redaktoro:Ma

Ĵaŭde posttagmeze en Xi'an ĉina prezidanto Xi Jinping oficiale intervidiĝis kun hinda ĉefminitro Narendra Modi. Poste la du ŝtatestroj kune vizitis la urbon, parolis pri historio de la amikeco inter Ĉinio kaj Hindio kaj interŝanĝis opiniojn pri kulturaj interŝanĝoj kaj kunlaboro en diversaj kampoj inter la du landoj.

Xi Jinping atendis Modi en la templo Dacien, kaj poste ili vizitis la templon. Xi diris, ke pasintjare Modi akompanis lin viziti lian hejmŝtaton Gujarat kaj konigis lin pri studado de fama ĉina bonzo Xuanzang de la dinastio Tang en Gujarat. Reveninte al Ĉinio, Xuanzang tradukis budhisman sutron ĝuste en la templo Dacien. Xi diris, ke hodiaŭ ili kune retrorigardis la historion de interŝanĝoj inter ĉina kaj hinda civilizacioj kaj amika kontakto de la du popoloj por akceli amikajn interŝanĝojn de la du landoj kaj aldoni novan viglecon al disvolvado de la dulandaj rilatoj.

Post ilia vizito al la templo, la antikva urbo Xi'an okazigis solenan ceremonion en la tang-dinastia stilo por bonvenigi Modi. La du ŝtatestroj kune spektis artan prezentadon "Sonĝo al Chang'an", kiu reflektis la civilizaciojn de Ĉinio kaj Hindio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto