Vizitu Forumon

Ĉinio kaj Brazilo publikigis komunan deklaron

(GMT+08:00) 2015-05-20 11:25:05     Redaktoro:Ĝoja

Marde en Braziljo la ĉina kaj brazila registaroj publikigis komunan deklaron.

La deklaro diris, ke de la 18a ĝis la 21a de majo ĉina ĉefministro Li Keqiang faras oficialan viziton al Brazilo invitite de brazila prezidentino Dilma Vana Rousseff. En la interparolo ili pozitive taksis evoluadon de la duflankaj rilatoj kaj atingis gravan konsenton pri pliprofundigo de la plenampleksa strategia partnereco surbaze de la principoj de reciproka respekto, reciproka profito kaj kungajno. Ili montris, ke la rilatoj ludis pozitivan rolon por konstrui pli justan kaj pli prosperan socion en la du landoj. Li Keqiang ankaŭ intervidiĝis kun prezidanto de brazila senato Renan Calheiros kaj prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj Eduardo Cunha.

La deklaro diris, ke Li Keqiang kaj Rousseff ĉeestis la ferman ceremonion de la ĉina-brazila negoca pintkunveno. Ili unuanime opiniis, ke la disvolvado de la dudirekta komerco kaj investo havas gravan signifon por profundigi la ekonomian partnerecon. Ili plene konfirmis la elstaran rolon de la ĉina-brazila komitato de entreprenistoj kiel la ĉefa kanalo de dialogo inter la dulandaj registaroj kaj entreprenoj. Ili pozitive taksis la disvolvadon de la ekonomia kaj komerca kunlaboro en la lastaj jaroj kaj reasertis doni oportunon al la kunlaboro en kampoj de industrio, energio, infrastrukturo, minindustrio, agrikulturo, brutbredado kaj servo por akceli plu stabilan kreskon kaj diversan disvolvadon de la dudirekta komerco kaj investo.

La deklaro diris, ke la dulandaj gvidantoj subskribis "Komunan Agadplanon de la Registaroj de la Ĉina Popola Respubliko kaj Federacia Respubliko de Brazilo por 2015 ĝis 2021".

La deklaro diris ankaŭ, ke la du landoj subskribis ankaŭ dokumentojn pri kunlaboro en kampoj de fervojo, elektro, agrikulturo, petrola ekipaĵo, mara transporto, kvalit-kontrolo, nuklea energio, financo, scienc-tekniko, aerokosmo, sporto kaj interreto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto