Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Maj 22)

(GMT+08:00) 2015-05-22 10:46:59     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉinio kaj Brazilo publikigis komunan deklaron por plifaciligi duflankan komercon marde post la interparolo inter la vizitanta ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj brazila prezidento Dilma Rousseff.

La du flankoj konsentas fondi laborgrupon sub la komerca subkomitato de la Ĉina-Brazila Altnivela Kunordiga kaj Kunlabora Komitato por akceli servokomercon, dum la ekzistanta laborgrupo por investado antaŭenigos plu la dudirektan industrian investadon. La deklaro diris, ke la du landoj promesas plifaciligi la duflankan kunlaboron en aviado, manĝaĵa prilaboro, maŝino, aŭto kaj alt-teknikaj produktoj, petrolo kaj gaso, elektro, renovigebla energio, fervojo, haveno, mara transporto, mina industrio, agrikulturo, brutobredado kaj servoj. Ĝi aldonis, ke la duflanka investado kaj kunlaboro estos fortigitaj en la kampoj de infrastrukturo, loĝistiko, energio, mina industrio, fabrikado kaj agrikultura komerco.

La ĉina flanko anoncis finiĝon de la aproba procezo por importo de la unuaj 22 el la 60 aviadiloj faritaj de Brazilo laŭ la aĉet-interkonsento subskribita en julio 2014. Krome, la du landoj promesis grandigi la komercon de bovaĵo, porkaĵo kaj kortobirdoj.

Lunde en Kolombio almenaŭ 78 homoj estis mortigitaj en la tragedio de terlavango kaŭzita de pluvego. La katastrofo okazis en la municipo Salgar de la provinco Antioquia en nordokcidenta Kolombio frumatene post forta pluvo, kiu daŭris la tutan nokton, kaŭzante krevon de rivera bordo.

Zulma Osorio, sekretario de la municipa registaro de Salgar, diris, ke ekstreme granda terlavango preskaŭ komplete detruis unu malgrandan urbon. Estis multaj familioj, kiuj tute malaperis, kaj multaj homoj estas vunditaj. Ili bezonas multajn helpojn de la Civila Defendo, fajrobrigado kaj armitaj fortoj, ĉar estas grandskala tragedio.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj ĉefministro Li Keqiang merkrede sendis kondolencajn mesaĝojn al kolombia prezidento Juan Manuel Santos pro la katastrofo. Ili esprimis simpation al la kolombiaj registaro kaj popolo kaj sinceran kondolencon al familianoj de la viktimoj.

Irana plej alta gvidanto Ayatollah Sayyed Ali Khamenei merkrede diris, ke Irano ne cedos al la premo de la nuklea intertraktado nek akceptos ekscesajn postulojn de la okcidentaj landoj.

Tion Khamenei diris, kiam li prelegis en la Univesitato de Imamo Hossein. Li diris, ke la okcidentaj landoj petis demandi iranajn nukleajn sciencistojn pri progreso de la nuklea plano, tamen Irano neniel permesas al la nukleaj kontrolantoj kontroli militajn instalaĵojn. Li akcentis: "Ni ne permesas al fremdaj landoj atenci la nuklean sciencon kaj aliajn sentemajn kampojn de Irano." Li kritikis la okcidentajn landojn pri iliaj ekscesaj postuloj kaj devigaj vortoj en la intertraktado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto